Esperantistoj kaj kulturo
Jean-Luc Tortel
Francio

[Tiun cxi artikolon kontribuis nia kun-NASKano Jean-Luc. Mi taksas gxin pensinstiga kaj interesa, kaj kredas ke gxi estas bona komenco por la cxi-jara kursaro. Cxu vi konsentas kun li, aux malkonsentas? Bonvolu respondi! Licxjo]

Kulturo devenas de latina vorto kiu signifas “kulturi grundon”, tio estas prilabori gxin ke gxi kreskigu mangxeblajxojn. Tiu senco vastigxis al ideo de kulturado de la homa spirito, ke gxi levigxu super la nivelo de la bazaj instinktoj kaj ke gxi distancigxu supren de la bestoj. Laux tiu koncepto, kulturo estas sxtupo al klereco, tio estas al pli vastaj konoj, al la spertoj de aliaj homoj, do fine al la kapablo sagxe jugxi kaj decidi pri konduto tauxge homeca en la vivo. Fine kulturo estas kondutmaniero, surbaze de propra prilaborado.

Sed tiu prilaborado nur parte dependas de ni. Ni ne evoluas solaj. Nin iel fabrikas niaj familio, vivmedio, religio, gento, popolo, nacio. Ni do dividas nian kulturon kun multaj aliaj samnacianoj. Inter la naciaj limoj tiel kreigxas propraj moroj, kutimoj, konceptoj, festoj. La popoloj iom post iom tiel alprenas disajn karakterizajxojn. Tio havas bonan flankon. La gentanoj sentas sin pli solidaraj, pli fratecaj. Sed tio havas ankaux misflankon. Aliaj popolanoj aux gentanoj aspektas fremdaj kaj strangaj (interese, tiu lasta vorto en multaj lingvoj gxuste signifas “alilanda”). Je Skotaj okuloj Arabaj viraj roboj povas sxajni ridindaj; je Arabaj, la Skotaj viraj jupetoj; je Itala nazo Korea fisxkuirado povas tre misodori; je Norvega gusto nigra Afrika hauxto povas malbeli.

Homoj emas singardi, ecx malamike rilati kontraux tiuj kiuj malsimilas de ili. Ecx kiam la komunumo estas tute homogena, oni trovas rimedojn krei apartulojn se ili jam ne ekzistas. Unu kutima maniero estas mokado pri detalo fizika; oni nepre trovas ion mokinda: akcxentojn, okulvitrojn, malaltan aux tro altan kreskon, ktp. Ni koleras kiam infanoj mokas kriplulon, jugxante ilin kruelaj: ni parte eraras: ne la kriplecon sed la diferencon la infanoj kondamnas. Tiu natura emo al malsxato de diferenco eble havas tre profunde instinktan bazon; ekzemple en Afriko oni observis ke leono, se grave vundita, estas en dangxero meze de sia bando; se gxi ekzemple tro forte lamas la aliaj gxin ne toleras kaj forpelas, tiel kondamnante gxin al morto pro malsato.

Pro la nunaj mondaj cirkonstancoj, miloj kaj miloj da homoj cxiutage provas eniri la evoluintajn landojn forpelitaj de malsato kaj mizero el sia propra patrujo: Meksikanoj en Usonon, Afrikanoj kaj Azianoj en Europon. Kompreneble pro la nombro iliaj kulturaj diferencoj kun la gastigaj landanoj igxas tre videblaj, kreas aux intensigas la malsxaton al fremduloj, tiel multe faciligante la propagandon de l’ ekstreme dekstraj partioj kiuj paranoje senhalte batas la amboson de ksenofobio. Por tiaj migruloj la cxefa lingva problemo kompreneble tute ne estas internacia lingvo sed la asimilado de la loka lingvo, Angla, Germana, Franca.

Ni, anoj de evoluintaj landoj, ne konas tiujn malfacilajxojn; male ni finance kapablas viziti aliajn landojn kaj popolojn por niaj distro kaj plezuro. Do kial ni limigus nin al la sola kono de nia cxiutaga kadro? Jen el tiu emo aperis turismo. Gxi estas inventajxo de la 20a jarcento. Antauxe, vojagxo eksterlanden rilatis pli al esplorado aux aventuro ol al promenado por plezuro; cetere nur kelkaj ricxuloj povis tion fari por sia distro. Nun oni turismas amase, kaj preskaux cxiu ano de evoluinta lando tion libertempe faras.

Tamen cxiu facile konsentas ke tiuj migretoj, ecx se placxaj, ne donas kontentigan ekkonon al aliaj kulturoj. Cxu tiuj insektoj kiuj vivas subakve en aer-bobeloj vere partoprenas la ekziston de la rivero? La turisma bobelo estas la auxtobuso; la netrapasebla vezika vando niaj etnaj lingvoj, kaj en akvo fisxoj de malsamaj specoj eble pli bone komprenas sin reciproke ol Japanoj en Luara kastelo komprenas la surlokajn Francojn.

Kiel plibonigi la aferon? Tuj venas la ideo: lerni alian nacian lingvon. Ebla solvo, ja; sed la plej tempo- kaj forto-raba el cxiuj entreprenoj; tiel kolosa ke 99,5% gxin forlasas post kelka tempo. Dum la tempo necesa al fremdulo por facile elturnigxi en, hazarde-dire, la sveda aux la portugala, oni havus la eblecon studi kemion, aux geografion, aux ion ajn alian, gxis atingi nivelon tian ke oni preskaux povus instrui tiun lernitajxon en mezlernejo. Cetere al unu sola kulturo tia elcxerpiga studado malfermas la pordon.

Sed, cxu ne, ekzistas kelkaj grandaj lingvoj, precipe la angla, dank’ al kiuj oni estas cxie komprenata? Iluzio. Provu mem viziti Hispanujon, Koreon, Finnlandon. Ekster la hotela dungitaro kiu havas suprajxan konon pri la bazaj necesajxoj en la angla, la logxantoj aux ne komprenos vin aux nur balbutos kelkajn vortojn, sed tute ne sengxene konversacios.

Cxu ni Esperantistoj, kiuj pretendas ke ni solvis la problemon, tute sukcesis dank’ al nia mirakla jxokero? Pardonu, sed mi opinias ke nur parte. Cxar por facilaj, tujaj kaj kompletaj intersxangxoj ni bezonas ne nur la konon de lingvaj mekanismoj je nivelo de flueco sed ankaux familiarecon kun nedirataj sed subkomprenataj aludoj, legendoj, rakontoj, infanaj fabeloj, propraj al cxiu lingvo. Kion komprenos Franco cxe la vorto serendipity se li neniam auxdis pri la tri princoj de Serendip? Mi jxuras, ke malpli ol kelkaj el cent mil el miaj samlandanoj konas ilin; tio estas absolute fremda al la Franca kulturo. Reciproke, kiu Usonano komprenos Francon dirantan “Ni reiru al niaj sxafoj”? Ja, sxafoj! (“ni revenu al nia temo”). Tamen cxiu Franco konas la esprimon (ecx se ne ties originon, mezepokan fabelon) kaj senatente ensxovas gxin en la konversacion, mirante se alilandano ne komprenas. Britoj sencxese aludas al Alico en Mirlando; Hispanoj al Don Kikhoto. Cxiu genta lingvo entenas dekojn da tiaj ekzemploj.

Oni devas tiri la konkludon ke ecx flua scipovo de Esperanto ne suficxas por krei vere supernacian etoson inter ni. Ni plie devas koni niajn propre Esperantajn esprimojn, proverbojn, parolturnojn. Sed kie trovi ilin? En legado de la Zamenhofaj verkoj, interalie la Proverbaron; en legado de Plena Ilustrita Vortaro, vera minejo de dirmanieroj (kies nova eldono estos post kelkaj tagoj acxetebla!)*; sed ankaux en legado de la plej internacia teksto, la Sankta Biblio, kiu donas al ni abundon da esprimoj jam internacilingvaj, pro ilia multkonateco. Se ekzemple iu ne estas renkontebla dum kelka tempo ni povas iom moke diri ke, kiel Elijan, lin nutras la korvoj (Regxoj, I, 17), tio estas ke li malaperis en ia fora loko, eble por sin sxirmi.

Sed ni ankaux konu la historion de l’ Esperantistaro, la cxefverkojn de nia beletro, la eventojn en la vivoj de niaj gravaj batalintoj kiuj dedicxis siajn vivojn al nia lingvo. Tion mi mem tre malbone konas. Pro cxiuj cxi kialoj mi venas partopreni NASK: por koni aliajn homojn, kulturojn, kaj ricevi iom de la sagxo de la kunuloj. Ni bezonas ne nur supernacian lingvon sed ankaux propran supernacian kulturon.

Johan-Luko, 20an de Junio 2002