Kia estas Esperantisto, Esperantio?
Janine Tortel
Parizo
Unue, lingve, estas interesa tiu duobla demando: kiA (kaj ne kiO); Esperantio (kaj ne – UJO)! Neniam antauxe mi tiel bone sentis la diferencon inter –io kaj –ujo kiel nun, dank’ al tiu frazo. Cxar oni ja povas paroli pri nia diasporo uzante “-io”, sed ne: “-ujo”, gxuste cxar gxi estas diasporo kaj ne nacio aux sxtato inter limoj.
Pri kiA, la afero pli malfacilas; se mi bone komprenas la lecionojn de Roberto, al demando “kiA” oni respondu per a-vorto. Do kiuj estas la eco, aux ecoj, de Esperantisto? Oni povus respondi per inventita proverbo: tiom da homoj, kiom da domoj: cxiu havas siajn proprajn trajtojn.
Tamen unu esenca kvalito distingas nin de ordinaruloj—neesperantistoj: ni estas sendependemaj mensuloj; ni ne blinde sekvas la sxafaron; ni sxatas jugxi per ni mem; nin ne interesas la gxeneralaj opinioj ...se tiaj ni ne estus, ni jam ne decidus mem taksi la valoron de Esperanto ekstudante gxin; ni jam fugxus tuj cxe alies diro ke gxi estas senvalorajxo, neeblajxo, afero de sekto, ktp ...Mi ne bezonas citi la jam bone konatan reston de l’ kanto kaj rekanto ...Ni do estas originaluloj en tiu senco ke ni ne timas stari ekster la komuna vojo. Tio estas nia baza trajto.
Sed tio havas sian misflankon. Tiaj homoj, kiuj havas tian sintenon kaj tiel emas al neauxskultado de la publika opinio, al memprovaj spertoj, al memtaksado, forgesas ke tamen ili devas observadi la neesperantistojn, kompreni iliajn opiniojn pri ni, adaptigxi al alies asertoj. Tion ni gxenerale tre malbone scias fari. Tipa ekzemplo estas niaj provoj konvinki aliajn, ke Esperanto estas io valora. Argumenti neniam konvinkas iun ajn. Cxu la strataj flugfoliaj disdonantoj konvinkas nin pri siaj ideoj, religiaj, politikaj, ekologiaj ...? Oni ne altiras per argumentoj. Pruvo de tiu misa sinteno estas ekzemple la Rebata Servo de kelkaj asocioj. Gxuste tia vorta rebato estas perfekte netauxga! Ni fugxigas la homojn per tia kontrauxargumentado anstataux altiri ilin.
La sola bona, trafa propagando estas la ekzemplo. Se mi parolas al mia najbaro pri la bono kaj neceso de Esperanto, li tuj trovas kontrauxargumentojn cxar tia estas la homa spirito, ke ni malfacile toleras alies argumentadon: ni tuj volas rebate kontrauxdiskuti por jesi nian personecon, por aserti ke ankaux ni ekzistas, havas opiniojn pri la problemo. Male, se mi parolas antaux mia najbaro kun mia vizitanta japana samideano, mi tuj antauxbalaas la argumentojn bazajn kontraux Esperanto: neebleco, neekzisto, netauxgeco ...Restos kompreneble aliaj argumentoj: Cxu facila? Kial ne oficiale instruata? ...sed almenaux la najbara rilato al Esperanto estos sama kiel lia rilato al la mongola aux indonezia lingvoj: almenaux neuxtrala! Sed gxuste nia aparta karaktero multe pli pelas nin al argumentado vana, ol al simpla ekzemplo-montrado.
Mi konas du esperantistojn kiuj dedicxas sian tutan tempon al surreta “rebatado” de argumentoj kontraux Esperanto; ili gxis nun neniun altiris al la lingvo. Vana tempoperdo, kies sola utileco estas ke gazetistoj antauxscias, ke se ili skribos stultajxojn, ili tuj vekos reagojn; sed reagoj el la samaj personoj perdas sian efikecon.
Kvazaux ne suficxus tia eterna predikado favore al nia lingvo, kelkaj el la fortikaj karakteroj en nia movado ecx troigas, distingante sin per sia verda vestaro, abunda surmeto de sxildoj aux steloj, sloganoj sur valizoj ...Ni ne farigxu forpusxiloj anstataux propagandistoj.
Ecx pli grava eco de tiu nekompreno de la gxenerala publiko kusxas en tio, ke gxi maskas al ni la veran sintenon de multaj oficialaj instancoj al Esperanto. Ni ne suficxe komprenas ke sub sxajna indiferenteco la auxtoritatoj ofte kasxas veran malamikemon al Esperanto. Ties kauxzoj estas multaj kaj ne estas la temo de mia nuna pripensado, sed ekzemple ni ne forgesu ke la angla lingvo estas potenca ilo en la monda regdeziro de kelkaj registaroj; ke gxi favoras la disvastigon de unu nacilingva kulturo je la malavantagxo de aliaj. Kiam la Franca Ministerio de Edukado rifuzas la instruadon de Esperanto (ecx senpagan, ecx ekster la oficialaj laborhoroj) kun la preteksto ke oni jam povas lerni gxis 25 lingvojn en Francujo, tio ne estas neuxtrala sinteno, tio estas vualita kontrauxesperantismo. Antauxnelonge Pariza samideano (samtempe filatelisto) petis kunvenlokon cxe sia distrikta urbodomo por esperanta kunveno; rifuzo: “Ni bedauxrinde ne havas disponeblan salonon...” Tuj poste lis faris la saman demandon nome de sia filatelista klubo: li tuj ricevis la petitan cxambron ...senkomente!
Tiuj tendencoj cxe unuopaj Esperantistoj kompreneble retrovigxos en nia diaspora Esperantio. Ni havas tre firmajn rilatojn, tre fratecajn sintenojn al la samideanoj disaj tra la mondo; sed ankaux ni kapablas tre sovagxe interbatali. Cxu la unua frato de la Biblio ne tuj mortigis la alian? Kiom da eminentuloj de “La Movado” tuj cxe la komenco terure malamikis unu al la alia? Ni memoru pri de Beaufront, Bourlet, Cart ...Nun la akraj disputoj foje aperantaj en nia gazetaro dauxrigas tiun bedauxrindan kutimon, rektan konsekvecon de tiu nia karaktera trajtaro.
Tamen kiam ni ne propagandacxas sed simple per uzado de Esperanto montras nin; kiam ni altnivele kunvenas, kiel cxi tie, kaj ne stulte interdisputas, ni atingas surprizigajn rezultojn. Rimarkinda estas la intereso de la loka studentaro al Esperanto kaj al ni; miriga la cxeesto de la Direktoro al la Cseh-kurso. Tamen tiu cxi “kampuso” estas unu el la plej “realismecaj”, “konkretecaj” ejoj de la moderna vivo: altnivela instruejo por lingvoj, monde fama, kun studentoj cxiedevenaj.
Espereble Brattleboro farigxos unu el la lumturoj de la Esperanto-movado; farigxos ne nur plej necesa klerigejo interne de nia anaro, sed ankaux montrofenestro de la estonta esperantismo.