Prezento de mia sxatokupo
Akio KATO


Mi prezentas mian sxatokupon, kiu nomigxas “Nankin Tamasudare” japane.

Antaux proksimume 300 jaroj komercisto en la urbo Takajama en Japanio kreis la ludon por propagandi siajn komercajxojn kaj poste stratartisto komencis ludi gxin en festo. Ekde tiam la tradicia artajxo transprenigxis gxis nun. Nuntempe trovigxas kluboj de la amantoj tie kaj cxi tie en Japanio. De tempo al tempo la ludo elsendigxas per televido.

La formoj faritaj de bambu-bastonetoj estas fisxkano, arkforma ponto, pordo, bangalo, elpendajxo, cxielarko, velsxipo, flago kaj saliko. Kutime la artajxo estas ludata kun akompananta muziko per “sxamisen”.

La ludilo konsistas el 56 bambu-bastonetoj ligitaj per fadenoj. Se oni ludas la artajxon kun pluraj ludantoj Nankin-Tamasudare farigxas kompleska kaj gaja.

Ofte okazas malfacilajxo, kiu estas rompigxo de fadeno, aux malglateco de bambu-bastoneto. Pro tio mi cxiam kunportas fadenon kaj ofte glatigas la bastonetaron per glitilo. En pluv-sezono bastonetojn oni malfacile ludas glate. Mi ofte bezonas sekigi ilin. Mi mem estas membro de la Asocio de Tradicia Nankin-Tamasudare. Mi ekzercadas kun miaj kolegoj en la asocio. Mi ofte ludas en gaja kunsido, nuptofesteno.

Baldaux mi montros la ludon al vi en la vespera programo.