Prezento de mia ŝatokupo
Akio KATO


Mi prezentas mian ŝatokupon, kiu nomiĝas "Nankin Tamasudare" japane.

Antaŭ proksimume 300 jaroj komercisto en la urbo Takajama en Japanio kreis la ludon por propagandi siajn komercaĵojn kaj poste stratartisto komencis ludi ĝin en festo. Ekde tiam la tradicia artaĵo transpreniĝis ĝis nun. Nuntempe troviĝas kluboj de la amantoj tie kaj ĉi tie en Japanio. De tempo al tempo la ludo elsendiĝas per televido.

La formoj faritaj de bambu-bastonetoj estas fiŝkano, arkforma ponto, pordo, bangalo, elpendaĵo, ĉielarko, velŝipo, flago kaj saliko. Kutime la artaĵo estas ludata kun akompananta muziko per "ŝamisen".

La ludilo konsistas el 56 bambu-bastonetoj ligitaj per fadenoj. Se oni ludas la artaĵon kun pluraj ludantoj Nankin-Tamasudare fariĝas kompleska kaj gaja.

Ofte okazas malfacilaĵo, kiu estas rompiĝo de fadeno, aŭ malglateco de bambu-bastoneto. Pro tio mi ĉiam kunportas fadenon kaj ofte glatigas la bastonetaron per glitilo. En pluv-sezono bastonetojn oni malfacile ludas glate. Mi ofte bezonas sekigi ilin. Mi mem estas membro de la Asocio de Tradicia Nankin-Tamasudare. Mi ekzercadas kun miaj kolegoj en la asocio. Mi ofte ludas en gaja kunsido, nuptofesteno.

Baldaŭ mi montros la ludon al vi en la vespera programo.