Sabate Posttagmeze Cxe La Anaslageto
Kiam mi estos for
aliuloj, ridetante kvazaux angxeloj,
kunportos al vi mensogojn.
Ili penos konvinki vin,
ke miaj anasoj estas nur fantaziajxoj.
Sxercante kaj ridante, ili pafos la anasojn.
Miaj anasidoj dronos
senhelpe en lageto
kaj iliaj flugiloj
per sango rugxigos la herbon
kie vi tage, nokte marsxados.
Sed kiam mi revenos al vi,
el la akvoj, el la montetoj
mi amasigos la plumojn
por fari kusenon,
kiun mi kusxigos sub vian kapon
kaj tie me sxirme atendos
gxis kiam vi vekigxos.
Don Houpe