Sabate Posttagmeze Ĉe La Anaslageto


Kiam mi estos for
aliuloj, ridetante kvazaŭ anĝeloj,
kunportos al vi mensogojn.
Ili penos konvinki vin,
ke miaj anasoj estas nur fantaziaĵoj.

Ŝercante kaj ridante, ili pafos la anasojn.
Miaj anasidoj dronos
senhelpe en lageto
kaj iliaj flugiloj
per sango ruĝigos la herbon
kie vi tage, nokte marŝados.

Sed kiam mi revenos al vi,
el la akvoj, el la montetoj
mi amasigos la plumojn
por fari kusenon,
kiun mi kuŝigos sub vian kapon
kaj tie me ŝirme atendos
ĝis kiam vi vekiĝos.

Don Houpe