Albert Goodheir Albert estis homo tre certa pri sia kredo, tamen tio estis pli interna sento ol granda sputado de vortoj.
1912.06.12 – 1995.12.27
Tre karaj al li estis la Bibliaj vortoj: "Vantajxo de vantajxoj, diris la Predikanto; cxio estas vantajxo." Li preferis la tradukon "malpleneco". Li kredis, ke la cximondajxoj estas malplenaj aux bagatelaj kompare kun la eternajxo--tio, kio dauxras malgraux cxio. Cxu la eternajxo?--inkluzivendas vero, belo kaj bono, kaj por Albert la idealo de Esperanto. Tiu koncepto aperas cxiam denove en lia poezio.
Gxi multe helpis lin proksime al la vivofino, kiam li igxis cxiam pli limigita rilate la kapablecojn. Lia vidpovo igxis malforta, tiel ke li ne plu povis studi serioze, nek promeni montete, nek labori gxardene, nek cxeesti muzikajn koncertojn aux kunvenojn, aux viziti sian familion, kaj li ne povis vojagxi al siaj tre amataj Esperanto-kongresoj. Cxion cxi li taksis bagatela kompare kun la eternajxo. Kaj sekve li restis felicxulo gxis la fino.
-Phyllis Goodheir (lia edzino)
en La Brita Esperantisto
FRONTE AL LA LUMO
Multvorta sciure
kolektita sciaro
forfandigxas senspure,
cxar l’ eterno ne scias
en memmontra malsxparo
kauxzon aux kialon--
Nur kiu senmias
tusxas la realon.
--Albert Goodheir