Albert Goodheir
1912.06.12 - 1995.12.27
Albert estis homo tre certa pri sia kredo, tamen tio estis pli interna sento ol granda sputado de vortoj.

Tre karaj al li estis la Bibliaj vortoj: "Vantaĵo de vantaĵoj, diris la Predikanto; ĉio estas vantaĵo." Li preferis la tradukon "malpleneco". Li kredis, ke la ĉimondaĵoj estas malplenaj aŭ bagatelaj kompare kun la eternaĵo--tio, kio daŭras malgraŭ ĉio. Ĉu la eternaĵo?--inkluzivendas vero, belo kaj bono, kaj por Albert la idealo de Esperanto. Tiu koncepto aperas ĉiam denove en lia poezio.

Ĝi multe helpis lin proksime al la vivofino, kiam li iĝis ĉiam pli limigita rilate la kapablecojn. Lia vidpovo iĝis malforta, tiel ke li ne plu povis studi serioze, nek promeni montete, nek labori ĝardene, nek ĉeesti muzikajn koncertojn aŭ kunvenojn, aŭ viziti sian familion, kaj li ne povis vojaĝi al siaj tre amataj Esperanto-kongresoj. Ĉion ĉi li taksis bagatela kompare kun la eternaĵo. Kaj sekve li restis feliĉulo ĝis la fino.

-Phyllis Goodheir (lia edzino)
en La Brita Esperantisto


FRONTE AL LA LUMO
Multvorta sciure
kolektita sciaro
forfandiĝas senspure,
ĉar l' eterno ne scias
en memmontra malŝparo
kaŭzon aŭ kialon--
Nur kiu senmias
tuŝas la realon.

--Albert Goodheir