Abel-Regxino
Regxina Palaco
Formikurbo 99999
Sud-Afriko
Redaktoro, La NASKa Fasko
Somera Esperanto-Kursaro
Brattleboro, Vermonto
Usono
Estimata Redaktoro,
En pasintsemajna numero de via jxurnalo vi aperigis leteron de iom plendema orikteropo. Mi diru, ke orikteropoj estas fibestoj kies nomo devus ecx ne trovigxi en respektinda vortaro.
Orikteropoj formangxas milojn da kompatindaj formikoj, termitoj kaj aliaj laboremaj, senkulpaj kaj senpovaj insektoj.
Nia tero estus multe pli bona vivloko se orikteropoj tute ne ekzistus. Bonvolu ne atenti la plendojn de tiaj bestacxoj.
Salutas vin elkore,
Sxia Abel-Regxina Mosxto