Abel-Reĝino
Reĝina Palaco
Formikurbo 99999
Sud-Afriko
Redaktoro, La NASKa Fasko
Somera Esperanto-Kursaro
Brattleboro, Vermonto
Usono
Estimata Redaktoro,
En pasintsemajna numero de via ĵurnalo vi aperigis leteron de iom plendema orikteropo. Mi diru, ke orikteropoj estas fibestoj kies nomo devus eĉ ne troviĝi en respektinda vortaro.
Orikteropoj formanĝas milojn da kompatindaj formikoj, termitoj kaj aliaj laboremaj, senkulpaj kaj senpovaj insektoj.
Nia tero estus multe pli bona vivloko se orikteropoj tute ne ekzistus. Bonvolu ne atenti la plendojn de tiaj bestaĉoj.
Salutas vin elkore,
Ŝia Abel-Reĝina Moŝto