Kio Estas SIT?

La Lernejo por Internacia Trejnado (SIT)
helpas studentojn kaj profesiulojn lerni kaj spertigxi pri transkultura kompetenteco kaj tutteraj estradaj kapabloj. Tra rektaj spertoj, lernante en la fakaj laborkampoj, la SIT-studentoj pretigxas antauxenigi internacian interkomprenigxon, labori bonefike en multkulturaj medioj, kaj atingi subteneblan disvolvigxon je la nivelo de "loka komunumo" kaj cetere naci- kaj terglobskale.

SIT estas monda cxefloko por: La programoj cxe World Learning, la organizo en kiu situas SIT, bazigxas en tri principoj, starigitaj de la fondinto Donald B. Watt (kiu fondis gxin en 1932): Tiucele, World Learning subtenas la akademiajn programojn de SIT (trejnado de instruistoj, lingvo-instruado, profesiaj esploroj, malcxeesta edukado, ktp); la "Projects in International Development and Training" por sociaj kaj ekonomikaj projektoj; "The Experiment in International Living" per kiu mezlernejanoj povas vivi fremdlande; kaj "Language and Intercultural Training for Enterprises" por komercaj klientoj.

En gxuste tia medio ni trovas nin cxi-somere, kaj tial sentas nin—esperantistoj kun tutmonda perspektivo kaj profunda intereso pri interkultura amikeco—tiom "cxe-hejme".