Kio Estas SIT?

La Lernejo por Internacia Trejnado (SIT)
helpas studentojn kaj profesiulojn lerni kaj spertiĝi pri transkultura kompetenteco kaj tutteraj estradaj kapabloj. Tra rektaj spertoj, lernante en la fakaj laborkampoj, la SIT-studentoj pretiĝas antaŭenigi internacian interkompreniĝon, labori bonefike en multkulturaj medioj, kaj atingi subteneblan disvolviĝon je la nivelo de "loka komunumo" kaj cetere naci- kaj terglobskale.

SIT estas monda ĉefloko por: La programoj ĉe World Learning, la organizo en kiu situas SIT, baziĝas en tri principoj, starigitaj de la fondinto Donald B. Watt (kiu fondis ĝin en 1932): Tiucele, World Learning subtenas la akademiajn programojn de SIT (trejnado de instruistoj, lingvo-instruado, profesiaj esploroj, malĉeesta edukado, ktp); la "Projects in International Development and Training" por sociaj kaj ekonomikaj projektoj; "The Experiment in International Living" per kiu mezlernejanoj povas vivi fremdlande; kaj "Language and Intercultural Training for Enterprises" por komercaj klientoj.

En ĝuste tia medio ni trovas nin ĉi-somere, kaj tial sentas nin--esperantistoj kun tutmonda perspektivo kaj profunda intereso pri interkultura amikeco--tiom "ĉe-hejme".