Novaj Veterproverboj
Sekvante la artikolon de Akio KATO, Jean-Luc TORTEL prezentas jenajn francajn veterproverbojn laŭ peto de la redaktoro:
- "La matena pluvo ne haltigas la pilgrimanton."
- "En majo faru laŭplaĉe". (En aprilo konservu la vintrajn vestojn….En majo vestiĝu malpeze se vi deziras. Ĉar la bela vetero ne venas antaŭ majo.)
- "Se pluvas dum la tago de Sankta Medard (la 8-a de junio) pluvos (ankoraŭ) post 40 tagoj."
- "Tondro aprila, bona vinrikolto posta."
- "Bela vetero kristnaska, malbela Paska."