Striko!
Marko Shafroth
Jam de longe mi forlasis universitaton. Sed malgraux mia mezagxeco, mi tamen memoras ion pri mia universitatoj jaroj. En la jaro 1980 la instruasistantoj strikis kaj tiam mi estis un el ili. La acxadministrantoj de nia universitato postulis ke la studentoj en iu studkampo laboru kiel instruasistantoj senpage. Kompreneble tio estis tute ne akceptebla. Do ni strikis. Dio kaj bono estu kun ni!
Mi konfesas al vi ke en mia studkampo nur du aux tri homoj el la kvindek postdiplomaj studentoj subtenis la strikon. Vi jam divenas ke mi estis unu de ili. Mi ja sciis ke versxajne oni ne sukcesos. Tamen la devo estas la devo. Do mi strikis.
En la vespero kiam la striko komencigxis mi verkis leteron por la nestrikantoj studentoj. Mi eksplikis al ili ke ju pli forte ili subtenos la strikon des malpi longe gxi dauxros. Tamen tio tute ne impresis ilin. Felicxe en kelkaj aliaj studkampoj la striko gxuis fortan subtenon cxe la instruasistantoj kaj la aliaj postdiplomaj studentoj. Des pli estis ankoraux multaj antauxdiplomaj studentoj kiuj subtenis nian strikon. Oni ecx havis iun tiel nomatan “antauxdiploman subtenkomitaton”.
Kiam oni strikas sciante ke malvenko estas probabla oni sin inspiras per memoro de iu kuragxa striko el la pasintenco. Tial dum nia striko oni ofte rerakontis la eventoj de la instruasistanta striko de 1970. Tiu striko sukcesis kaj oni diris ke estis la departamento de kemio kiu trudis la kapitulacon al la iamaj adminstrantoj. La strikantaj instruasistantoj en tiu striko sukcesis malebligi la liveron de likva nitrogeno al la departamento de kemio. Sen tiu vivnepra sango la departamento de kemio ne povis funkci.
Do dum nia striko ni cxiam sciis ke se ni malebligus la liveron de likva nitrogeno al la deparamento de kemio, ni tute certe venkas. Tamen tio ne okazis. Kaj ni ne malebligas la liveron de likva nitrogeno, kaj ni ne venkis. Plurfoje ni klopodis malebligi tiun liveron. Oni ecx dormis apud la rezervujo kiun la liverantoj devas plenigi. Pluraj instruasistantoj kaj pluraj anoj de nia antauxdiploma subtenkomitato dormis tie. Ni ecx havis radiojn por ke ni povu rapide voki aliajn grupojn de striksubtenatoj el aliaj lokoj.
Tamen cxiam estis pli da policanoj ol da striksubtenantoj. Estis kelkaj el ni kiuj priparolis la situacion. Se ni povus meti pendseruron cxirkaux la pordo kiu staris antaux la rezervujo, eble oni povus malebligi la liveron de likva nitrogeno. Tiu ideo vagis en kelkaj niaj kapoj. Sed ni ne faris tion kaj la striko malvenkigxis.
Ne estintaj kontentaj, mi kaj du membroj de la antauxdiploma subtenkomitato decidis acxeti pendseruron. Ne gravis ke la striko estis finita. Unu el ili labroris en bakterologia laboratorio kaj povis elpreni kaucukajn gantojn. Do mi kaj unu el la studantinoj planis promeni kiel geamantoj antaux la pordo kiu kondukis al la rezervujo. Mi surmetos kaucukajn gantojn do neniu scios kiu metis la pendseruron. Mi portos la pendseruron diskrete kaj dum ni sxajnigos antauxamori apud la pordo mi fakte metos la pendseruron. Tio okazos dum nokto do neniu povos vidi kiun mi vere faros. La alia studentino estos gardostaranto. Se sxi vidos la policanojn sxi tuj avertos nin.
Cxio ne iris glate. Kompreneble ni faris kiel planite sed malfelicxe iu nestriksubtenanto vidis nin kaj avertis la policanojn. Certe ni estis tute naturaj antauxamorantoj. Cxu ili suspektis ion pro mia agmaniero kiam mi une ne sukcesis meti la pendseruron cirkaux la pordo? Mi ne scias. Tamen la policanoj rapide alvenis. Nia gardstaranto avertis nin, sed tro malfrue. Ni forkuris, sed la policanoj alvenis je la alia flanko. Tuj ili ordonis nin: metu vin kontraux la muro. Ne estanta sperta krimulo mi iris kontraux la muro sed mi frontis ilin anstataux fronti la muron. Tio kolerigis ilin. Ili kriis: frontu la muron tuj. Mi faris tion. Poste ili kriis: malrapide eltiru iun legitimilon el viaj posxoj, kaj faru nenion alian.
Ili metis mankatenon cxirckaux miaj manoj kaj venigis min kaj mian kunlaborantinon al la policdomo. Kiam oni alvenis ili rigardis miajn manojn kaj la enhavo de mia dorsosako. Rigardinte miajn manojn ili demandis: cxu vi cxerpis cxi tiun ideon el iu krimromano? Ili tuj trovis la acxetatesto por la pendseruro. Kio estas cxi tio? ili demandis. Neniun komenton, mi respondis. Poste ili trovis boteleton da aspirino. Cxar la boteleto estis longe portata en mia dorsosako la enhavo estis tute pulvorigita. Kio estas cxi tio? ili demandis. Aspirino mi respondis. Kompreneble, ili diris. Ni sendos cxi tiun al la laboratorio por analizo.
Poste niaj amikoj venis kaj avertis nin. Certe la policanoj estis malkontentigitaj kiam ili ricevis la analizon. Ili ankaux ne povis procesi kontraux nin cxar ni sukcesis fari nenion. Post tio mi ciam estas bonkonduta . . . *
--Marko