Striko!

Marko Shafroth

Jam de longe mi forlasis universitaton. Sed malgraŭ mia mezaĝeco, mi tamen memoras ion pri mia universitatoj jaroj. En la jaro 1980 la instruasistantoj strikis kaj tiam mi estis un el ili. La aĉadministrantoj de nia universitato postulis ke la studentoj en iu studkampo laboru kiel instruasistantoj senpage. Kompreneble tio estis tute ne akceptebla. Do ni strikis. Dio kaj bono estu kun ni!

Mi konfesas al vi ke en mia studkampo nur du aŭ tri homoj el la kvindek postdiplomaj studentoj subtenis la strikon. Vi jam divenas ke mi estis unu de ili. Mi ja sciis ke verŝajne oni ne sukcesos. Tamen la devo estas la devo. Do mi strikis.

En la vespero kiam la striko komenciĝis mi verkis leteron por la nestrikantoj studentoj. Mi eksplikis al ili ke ju pli forte ili subtenos la strikon des malpi longe ĝi daŭros. Tamen tio tute ne impresis ilin. Feliĉe en kelkaj aliaj studkampoj la striko ĝuis fortan subtenon ĉe la instruasistantoj kaj la aliaj postdiplomaj studentoj. Des pli estis ankoraŭ multaj antaŭdiplomaj studentoj kiuj subtenis nian strikon. Oni eĉ havis iun tiel nomatan "antaŭdiploman subtenkomitaton".

Kiam oni strikas sciante ke malvenko estas probabla oni sin inspiras per memoro de iu kuraĝa striko el la pasintenco. Tial dum nia striko oni ofte rerakontis la eventoj de la instruasistanta striko de 1970. Tiu striko sukcesis kaj oni diris ke estis la departamento de kemio kiu trudis la kapitulacon al la iamaj adminstrantoj. La strikantaj instruasistantoj en tiu striko sukcesis malebligi la liveron de likva nitrogeno al la departamento de kemio. Sen tiu vivnepra sango la departamento de kemio ne povis funkci.

Do dum nia striko ni ĉiam sciis ke se ni malebligus la liveron de likva nitrogeno al la deparamento de kemio, ni tute certe venkas. Tamen tio ne okazis. Kaj ni ne malebligas la liveron de likva nitrogeno, kaj ni ne venkis. Plurfoje ni klopodis malebligi tiun liveron. Oni eĉ dormis apud la rezervujo kiun la liverantoj devas plenigi. Pluraj instruasistantoj kaj pluraj anoj de nia antaŭdiploma subtenkomitato dormis tie. Ni eĉ havis radiojn por ke ni povu rapide voki aliajn grupojn de striksubtenatoj el aliaj lokoj.

Tamen ĉiam estis pli da policanoj ol da striksubtenantoj. Estis kelkaj el ni kiuj priparolis la situacion. Se ni povus meti pendseruron ĉirkaŭ la pordo kiu staris antaŭ la rezervujo, eble oni povus malebligi la liveron de likva nitrogeno. Tiu ideo vagis en kelkaj niaj kapoj. Sed ni ne faris tion kaj la striko malvenkiĝis.

Ne estintaj kontentaj, mi kaj du membroj de la antaŭdiploma subtenkomitato decidis aĉeti pendseruron. Ne gravis ke la striko estis finita. Unu el ili labroris en bakterologia laboratorio kaj povis elpreni kaucukajn gantojn. Do mi kaj unu el la studantinoj planis promeni kiel geamantoj antaŭ la pordo kiu kondukis al la rezervujo. Mi surmetos kaucukajn gantojn do neniu scios kiu metis la pendseruron. Mi portos la pendseruron diskrete kaj dum ni ŝajnigos antaŭamori apud la pordo mi fakte metos la pendseruron. Tio okazos dum nokto do neniu povos vidi kiun mi vere faros. La alia studentino estos gardostaranto. Se ŝi vidos la policanojn ŝi tuj avertos nin.

Ĉio ne iris glate. Kompreneble ni faris kiel planite sed malfeliĉe iu nestriksubtenanto vidis nin kaj avertis la policanojn. Certe ni estis tute naturaj antaŭamorantoj. Ĉu ili suspektis ion pro mia agmaniero kiam mi une ne sukcesis meti la pendseruron cirkaŭ la pordo? Mi ne scias. Tamen la policanoj rapide alvenis. Nia gardstaranto avertis nin, sed tro malfrue. Ni forkuris, sed la policanoj alvenis je la alia flanko. Tuj ili ordonis nin: metu vin kontraŭ la muro. Ne estanta sperta krimulo mi iris kontraŭ la muro sed mi frontis ilin anstataŭ fronti la muron. Tio kolerigis ilin. Ili kriis: frontu la muron tuj. Mi faris tion. Poste ili kriis: malrapide eltiru iun legitimilon el viaj poŝoj, kaj faru nenion alian.

Ili metis mankatenon ĉirckaŭ miaj manoj kaj venigis min kaj mian kunlaborantinon al la policdomo. Kiam oni alvenis ili rigardis miajn manojn kaj la enhavo de mia dorsosako. Rigardinte miajn manojn ili demandis: ĉu vi ĉerpis ĉi tiun ideon el iu krimromano? Ili tuj trovis la aĉetatesto por la pendseruro. Kio estas ĉi tio? ili demandis. Neniun komenton, mi respondis. Poste ili trovis boteleton da aspirino. Ĉar la boteleto estis longe portata en mia dorsosako la enhavo estis tute pulvorigita. Kio estas ĉi tio? ili demandis. Aspirino mi respondis. Kompreneble, ili diris. Ni sendos ĉi tiun al la laboratorio por analizo.

Poste niaj amikoj venis kaj avertis nin. Certe la policanoj estis malkontentigitaj kiam ili ricevis la analizon. Ili ankaŭ ne povis procesi kontraŭ nin ĉar ni sukcesis fari nenion. Post tio mi ciam estas bonkonduta . . .

--Marko