Mallonga Historio de la Urbo Brattleboro
En 1724, la britoj konstruis fuorton "Fort Dummer" sur la loko de la estonta Brattleboro. La fuorto protektis la britajn setlejojn de la regiono.
En 1752 britaj koloniistoj senarbigis 200 akreojn (t.e., 81 hektarojn) da tero ĉirkaŭ la fuorto. En 1753, la brita reĝo Georgo la 3-a oficialigis per ĉarto la distrikton kiel "Brattleboro", ĉar la posedakto de la distrikto estis de William BRATTLE la juna.
Brattle estis kolonelo en la brita milico. Li diplomiĝis en la universitato de Harvard en Cambridge, Masaĉuseco. Profesie, li estis advokato, kuracisto, predikisto, kaj soldato. Li mortis en Nov-Skotio en 1776, dum la usona Revolucia Milito.
Tamen . . . Brattle neniam vizitis la vilaĝon kiu portas lian nomon!
–Werner Moeller, Tonawanda, Novjorkio