Nia amiko Kon Fu Zita nun havas novan laboron. Oni dungis lin por desegni kaj farbi sxildojn kaj etikedojn, afisxojn, reklamtabulojn, ktp. Kon Fu tre fieras pri siaj kreajxoj. Jen bona ekzemplo de lia laboro:
Direktu vin dekstren:
Lastatempe Kon Fu Zita desegnis afisxon por Esperanto-kursaro en Vermonto. Li deziris helpi al la studantoj ne fari eraron pri gramatiko. Jen gxi:
Ne forgesu la akuzativo!
Cetere, Kon Fu Zita lastatempe desegnis sxildon por la posxtoficejo. Gxi situas super la fendo en kiun oni enmetas leterojn:
Enmetu la postajxon cxi tie:
(dank’ al Stecxjo por la informoj pri Kon Fu . . . )