Nia amiko Kon Fu Zita nun havas novan laboron. Oni dungis lin por desegni kaj farbi ŝildojn kaj etikedojn, afiŝojn, reklamtabulojn, ktp. Kon Fu tre fieras pri siaj kreaĵoj. Jen bona ekzemplo de lia laboro:

Direktu vin dekstren:



Lastatempe Kon Fu Zita desegnis afiŝon por Esperanto-kursaro en Vermonto. Li deziris helpi al la studantoj ne fari eraron pri gramatiko. Jen ĝi:

Ne forgesu la akuzativo!


Cetere, Kon Fu Zita lastatempe desegnis ŝildon por la poŝtoficejo. Ĝi situas super la fendo en kiun oni enmetas leterojn:

Enmetu la postaĵon ĉi tie:



(dank' al Steĉjo por la informoj pri Kon Fu . . . )