KIEL MI KURSARIS KAJ POSTE ELDONIGIS MIAJN HEJMTASKOJN


verkis Stecxjo

La nomo de la instruisto estis Jovan Zarkovicx. Mi bone memoras ke li estis jugoslavo sed ne memoras cxu serbo, kroato, sloveno, ecx bosniano. En tiu epoko, la fruaj nauxdekaj jaroj, ne multe gravis. Li instruis cxe la Nord-Amerika Somera Kursaro en San-francisko kaj, laux mia posttakso, influis min multe pli ol mi tiam suspektis. Li estis la tradukinto de sciencfikcia libro "O" kaj aliaj rakontoj, far Damir Mikulicxicx, kiun mi rekomendas.

Li bone instruis nin per ekzemploj el la literaturo ke en nia lingvo ekzistas mallongaj radikoj kiuj povas esti aparte utilaj por vortkombinado.

Iun tagon li prelegis al la klaso pri stilo en verkado. La hejmtasko estis: "Verku laux du stiloj la saman artikolon aux eseon". Jen la defio. Felicxe mi mem rajtis elekti la temon. Oni ofte konsilas al verkontoj, "skribu pri tio kion vi konas gxisfunde". Mi estis hxirurgo kaj mia precipa profesia intereso estis melanomo, la plej mortiga el la hauxtkanceroj. Do, mi verkis artikolon pri melanomo por gxeneralaj kuracistoj. Mi jam kelkfoje verkis similajn artikolojn en la angla, kaj pro tio la cxefa defio al mi estis sercxi en la Esperanta vortaro por trovi la bezonatan vortstokon. Kiam mi estis kontenta pri la profesia artikolo, mi strebis evoluigi akordan artikolon por la laikaro. La dua artikolo enhavis similan informon, iom plisimpligitan. Felicxe por mia celo, oni povas krei Esperantajn vortojn kiuj estas priskribaj kaj tiel anstatauxigi multajn tehxnikajn terminojn per klarigaj vortoj. Mi verkis kaj reverkis ambaux artikolojn gxis mi taksis ilin suficxe kontentigaj.

Kelkajn tagojn post la submeto al la instruisto, li redonis. Estis abundo da rugxaj markoj kaj komentarioj, sed fundamente li sxatis mian laboron kaj tion diris al mi. Mi studis la erarojn kaj atente tralegis la komentariojn. Tamen, hejmtaskajxo plenplena je rugxaj markoj estis al mi iom hontiga. Precipe pro tio mi reverkis la du artikolojn. Nun mi estis fiera posedanto de du artikoloj seneraraj.

Mi ne estas homo kiu pensas fulmrapide. Nur iom post iom la ideo venis al mi ke eble la artikoloj, jam seneraraj kaj plenplenaj de bonaj informoj, povus esti reverkitaj gxis eldonebleco. Dum tuta jaro mi de tempo al tempo reviziis, plibonigis kaj poluris. Mi ecx sendis la artikolojn al eksterlandaj Esperantistoj, kiuj ne parolas la anglan, por havi internaciajn kritikojn.

Finfine mi sendis la artikolon por kuracistoj al la Medicina Internacia Revuo kaj tiun por la laikaro al Monato kaj maltrankvile atendadis. Mi sentis grandan malsxargxon kiam ambaux estis akceptitaj.

En la sekvantaj jaroj mi jen kaj jen faris simile. Mi neniam refoje kreis du eldoneblajn artikolojn en la sama somera kursaro kaj kelkjare mi ecx kreis nenion por eldoni. Tamen, inter la eldonitaj verkoj estas eseo pri eternaj komencantoj, matematika artikolo pri la geometrio de pentagramo, sxerc-eseo pri reformado de Esperanto, fantazia rakonto pri la deveno de la dek ses reguloj, cxiu naskita (almenaux koncipita) cxe unu el la Nord-Amerikaj Someraj Kursaroj de Esperanto.

Do, la mesagxo estas klara:

Nepre faru viajn hejmtaskojn!

— kaj poste eldonu ilin.