KIEL MI KURSARIS KAJ POSTE ELDONIGIS MIAJN HEJMTASKOJN
verkis Steĉjo
La nomo de la instruisto estis Jovan Zarkoviĉ. Mi bone memoras ke li estis jugoslavo sed ne memoras ĉu serbo, kroato, sloveno, eĉ bosniano. En tiu epoko, la fruaj naŭdekaj jaroj, ne multe gravis. Li instruis ĉe la Nord-Amerika Somera Kursaro en San-francisko kaj, laŭ mia posttakso, influis min multe pli ol mi tiam suspektis. Li estis la tradukinto de sciencfikcia libro "O" kaj aliaj rakontoj, far Damir Mikuliĉiĉ, kiun mi rekomendas.
Li bone instruis nin per ekzemploj el la literaturo ke en nia lingvo ekzistas mallongaj radikoj kiuj povas esti aparte utilaj por vortkombinado.
Iun tagon li prelegis al la klaso pri stilo en verkado. La hejmtasko estis: "Verku laŭ du stiloj la saman artikolon aŭ eseon". Jen la defio. Feliĉe mi mem rajtis elekti la temon. Oni ofte konsilas al verkontoj, "skribu pri tio kion vi konas ĝisfunde". Mi estis ĥirurgo kaj mia precipa profesia intereso estis melanomo, la plej mortiga el la haŭtkanceroj. Do, mi verkis artikolon pri melanomo por ĝeneralaj kuracistoj. Mi jam kelkfoje verkis similajn artikolojn en la angla, kaj pro tio la ĉefa defio al mi estis serĉi en la Esperanta vortaro por trovi la bezonatan vortstokon. Kiam mi estis kontenta pri la profesia artikolo, mi strebis evoluigi akordan artikolon por la laikaro. La dua artikolo enhavis similan informon, iom plisimpligitan. Feliĉe por mia celo, oni povas krei Esperantajn vortojn kiuj estas priskribaj kaj tiel anstataŭigi multajn teĥnikajn terminojn per klarigaj vortoj. Mi verkis kaj reverkis ambaŭ artikolojn ĝis mi taksis ilin sufiĉe kontentigaj.
Kelkajn tagojn post la submeto al la instruisto, li redonis. Estis abundo da ruĝaj markoj kaj komentarioj, sed fundamente li ŝatis mian laboron kaj tion diris al mi. Mi studis la erarojn kaj atente tralegis la komentariojn. Tamen, hejmtaskaĵo plenplena je ruĝaj markoj estis al mi iom hontiga. Precipe pro tio mi reverkis la du artikolojn. Nun mi estis fiera posedanto de du artikoloj seneraraj.
Mi ne estas homo kiu pensas fulmrapide. Nur iom post iom la ideo venis al mi ke eble la artikoloj, jam seneraraj kaj plenplenaj de bonaj informoj, povus esti reverkitaj ĝis eldonebleco. Dum tuta jaro mi de tempo al tempo reviziis, plibonigis kaj poluris. Mi eĉ sendis la artikolojn al eksterlandaj Esperantistoj, kiuj ne parolas la anglan, por havi internaciajn kritikojn.
Finfine mi sendis la artikolon por kuracistoj al la Medicina Internacia Revuo kaj tiun por la laikaro al Monato kaj maltrankvile atendadis. Mi sentis grandan malŝarĝon kiam ambaŭ estis akceptitaj.
En la sekvantaj jaroj mi jen kaj jen faris simile. Mi neniam refoje kreis du eldoneblajn artikolojn en la sama somera kursaro kaj kelkjare mi eĉ kreis nenion por eldoni. Tamen, inter la eldonitaj verkoj estas eseo pri eternaj komencantoj, matematika artikolo pri la geometrio de pentagramo, ŝerc-eseo pri reformado de Esperanto, fantazia rakonto pri la deveno de la dek ses reguloj, ĉiu naskita (almenaŭ koncipita) ĉe unu el la Nord-Amerikaj Someraj Kursaroj de Esperanto.
Do, la mesaĝo estas klara:
Nepre faru viajn hejmtaskojn!
. . . kaj poste eldonu ilin.