Kelkaj vortoj de la redaktisto . . .
Bonan matenon al cxiuj, kaj bonvenon en la dua semajno de NASK 2002. Ni cxiuj travivis kune interesan semajnon, multe da laboro, kaj novajn spertojn. Eble ne cxio iris perfekte glate, sed tamen . . . cxu ne estas bele vivi en esperantista medio, kun aliaj homoj kiuj forte interesigxas pri la sama lingvo? Cxu ne estas bele konatigxi vizagx-al-vizagxe kun tiuj kiujn ni antauxe nur konis per la reto? Cxu ne estas bele vidi kelkajn malnovajn amikojn? Mi opinias ke jes, estas bele!
Mi vizitis kelkajn malsamajn lecionojn dum la semajno, kaj laux mia takso la studantoj en nia grupo estas laboremaj kaj seriozaj (sed ne tro!), kaj provas plej bone profiti el cxiu sesio, diskuto, kaj evento. Mi gratulas vin cxiujn pro via decido veni cxi tien kaj studi kun nia bonega skipo de instruistoj.
Ne hezitu peti helpojn, klarigojn, kaj informojn dum la venontaj du semajnoj. Trovigxas inter ni kelkaj spertuloj kiuj havas nekutime detalajn sciojn pri la lingvo, la historio de la Esperanto-komunumo, kaj interkulturaj studoj. Kaj ne hezitu paroli Esperanton. Cxi tie vi povas auxdi gxin ofte, kaj ecx se vi ne tute komprenas cxion la auxskultado vere gravas. Iom post iom vi lernos, iom post iom vi perfektigxos. Ne gravas cxu vi estas komencanto aux multjarulo—cxiuj lernas en tiu bela verda monteto de nia gast-sxtato Vermonto.
Licxjo