Kelkaj vortoj de la redaktisto . . .

Bonan matenon al ĉiuj, kaj bonvenon en la dua semajno de NASK 2002. Ni ĉiuj travivis kune interesan semajnon, multe da laboro, kaj novajn spertojn. Eble ne ĉio iris perfekte glate, sed tamen . . . ĉu ne estas bele vivi en esperantista medio, kun aliaj homoj kiuj forte interesiĝas pri la sama lingvo? Ĉu ne estas bele konatiĝi vizaĝ-al-vizaĝe kun tiuj kiujn ni antaŭe nur konis per la reto? Ĉu ne estas bele vidi kelkajn malnovajn amikojn? Mi opinias ke jes, estas bele!

Mi vizitis kelkajn malsamajn lecionojn dum la semajno, kaj laŭ mia takso la studantoj en nia grupo estas laboremaj kaj seriozaj (sed ne tro!), kaj provas plej bone profiti el ĉiu sesio, diskuto, kaj evento. Mi gratulas vin ĉiujn pro via decido veni ĉi tien kaj studi kun nia bonega skipo de instruistoj.

Ne hezitu peti helpojn, klarigojn, kaj informojn dum la venontaj du semajnoj. Troviĝas inter ni kelkaj spertuloj kiuj havas nekutime detalajn sciojn pri la lingvo, la historio de la Esperanto-komunumo, kaj interkulturaj studoj. Kaj ne hezitu paroli Esperanton. Ĉi tie vi povas aŭdi ĝin ofte, kaj eĉ se vi ne tute komprenas ĉion la aŭskultado vere gravas. Iom post iom vi lernos, iom post iom vi perfektiĝos. Ne gravas ĉu vi estas komencanto aŭ multjarulo--ĉiuj lernas en tiu bela verda monteto de nia gast-ŝtato Vermonto.

Liĉjo