Peto al Dio
de Voltero (1694-1778)
Vi donis al ni koron ne por malami unuj la aliajn,
Vi donis al ni manojn ne por murdi unuj la aliajn,
Pregxu ke ni helpu unuj la aliajn
porti la sxargxon de malfacila kaj efemera vivo,
Pregxu ke la etaj diferencoj
inter la vestajxoj kiuj kovras niajn korpojn,
inter cxiuj niaj nesuficxaj lingvoj,
inter cxiuj niaj ridindaj kutimoj,
inter cxiuj niaj neperfektaj legxoj,
inter cxiuj niaj maljustaj opinioj,
Pregxu ke cxiuj tiuj etaj diferencoj
kiuj disigas la atomojn nomitajn homaj estajxoj
ne estu la signaloj por malamo kaj perforto.
el traduko de Hanne Steinmeyer
dank' al Georgo Steinmeyer
esperantigis Lee Miller