Peto al Dio
de Voltero (1694-1778)
Vi donis al ni koron ne por malami unuj la aliajn,
Vi donis al ni manojn ne por murdi unuj la aliajn,
Preĝu ke ni helpu unuj la aliajn
porti la ŝarĝon de malfacila kaj efemera vivo,
Preĝu ke la etaj diferencoj
inter la vestaĵoj kiuj kovras niajn korpojn,
inter ĉiuj niaj nesufiĉaj lingvoj,
inter ĉiuj niaj ridindaj kutimoj,
inter ĉiuj niaj neperfektaj leĝoj,
inter ĉiuj niaj maljustaj opinioj,
Preĝu ke ĉiuj tiuj etaj diferencoj
kiuj disigas la atomojn nomitajn homaj estaĵoj
ne estu la signaloj por malamo kaj perforto.
el traduko de Hanne Steinmeyer
dank' al Georgo Steinmeyer
esperantigis Lee Miller