Fortalezo, la 2002-a Universala Cxefurbo

Oni ne traktas pri lauxdado. Fortalezo sendevigas mencii, laux tiu kiu en gxi vivas aux laux vizitanto kaj fremdulo, lauxdajn vortojn kaj preparitan retorikon, certe ne tiel verajn. La esenca afero estas koni gxin. Kiu enspiras gxian aeron sentas ion malsaman por kontrastigi la ceterajn fortresojn starigitajn cxirkaux la mondo, kasxitajn inter muregoj.

Fortalezo de Cearao estas urbo elmontrata al cxiuj kaj gxoje akceptema. Priskribi gxin postulus plurajn presotajn pagxojn, ecx tiel ankoraux vere nesuficxajn por transigi la kuntekston de gxiaj imagoj al la reala bildo.

Varma tereno kaj malmultaj pluvoj, Fortalezo havas tre abundan naturon, rilate al siaj verdmaraj plagxoj, al la grandeco de siaj sablomontetoj, al la forto de la ventoj kaj al sia intensa lumeco.

Banita de la suno dum la tuta jaro, la marbordo estas ornamita kun blankaj kaj molaj sabloj, kaj belaj kokosarboj.

Tiu kiu partoprenos la cxi-jaran Universalan Kongreson, kiu okazos en Fortalezo, ja malkovros la belecon, vivos kun arto kaj emociigxos.

La esperanta socio atendas vin en la plej konsilinda loko, kie oni povas praktiki la internacian lingvon. Ne maltrafu tiun sxancon!

Áddano dos Santos Cordeiro
Fortalezo, Brazilo