Fortalezo, la 2002-a Universala Ĉefurbo

Oni ne traktas pri laŭdado. Fortalezo sendevigas mencii, laŭ tiu kiu en ĝi vivas aŭ laŭ vizitanto kaj fremdulo, laŭdajn vortojn kaj preparitan retorikon, certe ne tiel verajn. La esenca afero estas koni ĝin. Kiu enspiras ĝian aeron sentas ion malsaman por kontrastigi la ceterajn fortresojn starigitajn ĉirkaŭ la mondo, kaŝitajn inter muregoj.

Fortalezo de Cearao estas urbo elmontrata al ĉiuj kaj ĝoje akceptema. Priskribi ĝin postulus plurajn presotajn paĝojn, eĉ tiel ankoraŭ vere nesufiĉajn por transigi la kuntekston de ĝiaj imagoj al la reala bildo.

Varma tereno kaj malmultaj pluvoj, Fortalezo havas tre abundan naturon, rilate al siaj verdmaraj plaĝoj, al la grandeco de siaj sablomontetoj, al la forto de la ventoj kaj al sia intensa lumeco.

Banita de la suno dum la tuta jaro, la marbordo estas ornamita kun blankaj kaj molaj sabloj, kaj belaj kokosarboj.

Tiu kiu partoprenos la ĉi-jaran Universalan Kongreson, kiu okazos en Fortalezo, ja malkovros la belecon, vivos kun arto kaj emociiĝos.

La esperanta socio atendas vin en la plej konsilinda loko, kie oni povas praktiki la internacian lingvon. Ne maltrafu tiun ŝancon!

Áddano dos Santos Cordeiro
Fortalezo, Brazilo