Avcxjo

Tiam, kiam vi ankoraux estis kun ni,
mi sidis apud via lito
dum somer-humidaj noktoj.

Mi auxdis kaj la tiktakadon de la horlogxo
kaj la vocxojn de la najbaroj,
kiuj babiladis ripozante
sur sia verando.

Mi enspiris la dolcxan aromon
el la tabakstaploj de la urbocentro
kaj mi observis
kiel la lumo el la stratlampo
miksis arbo-ombrojn
inter viaj maltrankvilaj brakoj.
Jam severe malfortigis vian korpon la tempo!

Sed tio cxio okazis antaux multaj jaroj
kiam mi ankoraux estis juna kaj senmorta.
Tiutempe mi povis nur imagi
la turmenton de via animo
per la korpdoloro.

Don Houpe