Avĉjo
Tiam, kiam vi ankoraŭ estis kun ni,
mi sidis apud via lito
dum somer-humidaj noktoj.
Mi aŭdis kaj la tiktakadon de la horloĝo
kaj la voĉojn de la najbaroj,
kiuj babiladis ripozante
sur sia verando.
Mi enspiris la dolĉan aromon
el la tabakstaploj de la urbocentro
kaj mi observis
kiel la lumo el la stratlampo
miksis arbo-ombrojn
inter viaj maltrankvilaj brakoj.
Jam severe malfortigis vian korpon la tempo!
Sed tio ĉio okazis antaŭ multaj jaroj
kiam mi ankoraŭ estis juna kaj senmorta.
Tiutempe mi povis nur imagi
la turmenton de via animo
per la korpdoloro.
Don Houpe