Kial Mi Eklernis Esperanton?
Mi eklernis Esperanton antaux kvar jaroj. Trovigxas du kialoj: allogo al komuna lingvo kaj kap-ekzercado.
Unue antaux ses jaroj mi servis dum la vintraj olimpiaj ludoj en la urbo Nagano en Japanio kiel volontulo dum dek tagoj. Mi laboris en la oficejo de IBC (“International Broadcast Center”). Mia tasko etis doni konkursajn novaxjojn al juxrnalistoj el sepdek partoprenantaj landoj. Aparte la mangxcxambro estis plena de multaj lingvoj, ekz. la angla, la franca, la hispana, la gemana ktp. Auxdante cxirkauxan konversacion de diversaj fremdaj lingvoj mi nebule sentis, kiom utile estus se oni uzus komunan lingvon.
Due gxuste tiam restis al mi du jaroj antaux la emeritigxo. Post tiam mi havos pli ol 6000 horojn (8 horoj X 365 tagoj X 20 jaroj) liberajn. Mi pripensis, kiamaniere mi pasigos tiun longan tempon sen enuo. Mi sercxis tion, per kio mi povos okupigxi malmultekoste kaj aktive.
Hazarde mi eksciis Esperanton sur iu hejmpagxo. Mi kredis, ke la lingvo povos realigi mian esperon. Pro tio mi eklernis gxin antaux kvar jaroj en Jokohama Esperanto-rondo. Certe gxi farigxas miaj distrajxo kaj helpanto por kap-trejnado. Dank’ al esperanto-lernado mi povas partopreni en cxi-jara NASK-kurso, kiu estas unuafoja vojagxo por esperantolernado. Mi estas tre kontenta ke mi eklernis Esperanton.
Akio KATO