Kial Mi Eklernis Esperanton?
Mi eklernis Esperanton antaŭ kvar jaroj. Troviĝas du kialoj: allogo al komuna lingvo kaj kap-ekzercado.
Unue antaŭ ses jaroj mi servis dum la vintraj olimpiaj ludoj en la urbo Nagano en Japanio kiel volontulo dum dek tagoj. Mi laboris en la oficejo de IBC ("International Broadcast Center"). Mia tasko etis doni konkursajn novaxjojn al jŭrnalistoj el sepdek partoprenantaj landoj. Aparte la manĝĉambro estis plena de multaj lingvoj, ekz. la angla, la franca, la hispana, la gemana ktp. Aŭdante ĉirkaŭan konversacion de diversaj fremdaj lingvoj mi nebule sentis, kiom utile estus se oni uzus komunan lingvon.
Due ĝuste tiam restis al mi du jaroj antaŭ la emeritiĝo. Post tiam mi havos pli ol 6000 horojn (8 horoj X 365 tagoj X 20 jaroj) liberajn. Mi pripensis, kiamaniere mi pasigos tiun longan tempon sen enuo. Mi serĉis tion, per kio mi povos okupiĝi malmultekoste kaj aktive.
Hazarde mi eksciis Esperanton sur iu hejmpaĝo. Mi kredis, ke la lingvo povos realigi mian esperon. Pro tio mi eklernis ĝin antaŭ kvar jaroj en Jokohama Esperanto-rondo. Certe ĝi fariĝas miaj distraĵo kaj helpanto por kap-trejnado. Dank’ al esperanto-lernado mi povas partopreni en ĉi-jara NASK-kurso, kiu estas unuafoja vojaĝo por esperantolernado. Mi estas tre kontenta ke mi eklernis Esperanton.
Akio KATO