Cxu vi parolas Esperanton? Jes! Se vi estas lernanto en la lecionoj de Roberto Resende!
[Noto de la redaktisto: Dum du tagoj mi vizitis la lecionojn de Roberto por la studentoj en la unua nivelo. Ho, tiom da laboro ili cxiuj faras! Roberto estas sperta Cseh-metoda instruisto, kaj plenplenas je energio. Mi petis al Jean-Luc, kiu observas la lecionojn, verki kelkajn alineojn pri liaj reagoj . . . . Licxjo.]
Cxiu esperantisto auxdis pri "Cseh-kurso". Sed oni devas cxeesti kurson por kompreni kiom revolucia gxi estas rilate klasikan lingvoinstruadon.
Gxi estas paradoksa en multaj punktoj. Neniun nacian vorton la instruisto toleras. La vortoprovizon li instruas per gesta montrado. Bone! Facila afero en cxiuj lingvoj. Sed la gramatikon li ankaux tiel klarigas. Ekzemple li montras serion de a-vortoj: blanka, verda, granda . . . (li rifuzas diri: adjektivon, sed parolas—nur tre malofte, kiam necese—pri "a-vorto"). Poste li faras demandon per "kio". Poste li petas: "Cxu tio estas bona Esperanto? Cxu kiO tauxgas al ___a?" Do li sentigas de interne, kvazaux tio venus de la lernantoj mem, la neceson de kiA.
La gramatikon do la lernantaro malkovras de si mem, kvazaux naskas! La instruisto neniam respondas al demando de lernanto, ecx en Esperanto. Al demando li respondas per alia demando, tia ke la lernanto trovu la respondon en si mem. Gxi estas Sokrateca Metodo aplikita al lingvoinstruado.
"Ne traduku, pensu rekte en Esperanto"; "Jxetu tiun vortaron tra la fenestro, kaj iru repreni gxin nur kiam vi estos en la tria nivelo"; "Vekigxu!"; "Ne timu!"; "Parolu!"; "Kuragxe!" estas kelkaj el la plej oftaj vortoj de l’ instruisto.
Tiu cxi devas havi entuziasmon, nelacigxeblon, viglon, gajecon . . . . Roberto abunde posedas ilin; mi nomus lin: la atleto de l’ Cseh-Metodo!
Kia genio cxe tiu Cseh! Li faris forton el malforto: liaj gelernantoj estis diversnaciaj, malsamkulturaj, ofte malricxaj kaj malkleraj, ne povis acxeti al si lernolibrojn, ne kutimis je lingvolernado. Ne gravis por Cseh: Esperanto havis tiajn kvalitojn ke oni povas instrui gxin per tiu rekta metodo.
Multaj jardekoj pasis de la intermilita glora epoko de Cseh; sed se aperis aliaj rektaj metodoj (kiel la bonega "Esperanto en Dialogoj" de A. Pettyn, kiun mi admiras), ili tamen cxiuj restas inspiritaj de la verko de Cseh, patro de cxiuj el ili.
Lasta rimarko: gxi estas plej demokrata instruo. Dank’ al tiu metodo, la antauxakirajxoj en gramatiko, aux en fremdaj lingvoj, aux en logiko dedukta . . . ne multe rolas; cxiuj lernantoj staras samnivele; nur rolas la kuragxo kaj la emo paroli sentime; laboristo sidas sur la sama nivelo kiel ingxeniero—"Sidas?—diras Roberto—nepre ne! Staras, aux ecx kuras, sed ne sidas duondorme!"
Jean-Luc TORTEL
PS: Interese estas noti: la diferencon de malfacilo de Esperanto laux la propra lingvo de la lernantaro: por Usonanoj malfacile estas asimili, sxajnas al mi, la pluralon de a-vortoj—cxar tio ne ekzistas en la angla—dum por latinid-lingvanoj tio iras de si mem.