Ĉu vi parolas Esperanton? Jes! Se vi estas lernanto en la lecionoj de Roberto Resende!
[Noto de la redaktisto: Dum du tagoj mi vizitis la lecionojn de Roberto por la studentoj en la unua nivelo. Ho, tiom da laboro ili ĉiuj faras! Roberto estas sperta Cseh-metoda instruisto, kaj plenplenas je energio. Mi petis al Jean-Luc, kiu observas la lecionojn, verki kelkajn alineojn pri liaj reagoj . . . . Liĉjo.]
Ĉiu esperantisto aŭdis pri "Cseh-kurso". Sed oni devas ĉeesti kurson por kompreni kiom revolucia ĝi estas rilate klasikan lingvoinstruadon.
Ĝi estas paradoksa en multaj punktoj. Neniun nacian vorton la instruisto toleras. La vortoprovizon li instruas per gesta montrado. Bone! Facila afero en ĉiuj lingvoj. Sed la gramatikon li ankaŭ tiel klarigas. Ekzemple li montras serion de a-vortoj: blanka, verda, granda . . . (li rifuzas diri: adjektivon, sed parolas—nur tre malofte, kiam necese—pri "a-vorto"). Poste li faras demandon per "kio". Poste li petas: "Ĉu tio estas bona Esperanto? Ĉu kiO taŭgas al ___a?" Do li sentigas de interne, kvazaŭ tio venus de la lernantoj mem, la neceson de kiA.
La gramatikon do la lernantaro malkovras de si mem, kvazaŭ naskas! La instruisto neniam respondas al demando de lernanto, eĉ en Esperanto. Al demando li respondas per alia demando, tia ke la lernanto trovu la respondon en si mem. Ĝi estas Sokrateca Metodo aplikita al lingvoinstruado.
"Ne traduku, pensu rekte en Esperanto"; "Ĵetu tiun vortaron tra la fenestro, kaj iru repreni ĝin nur kiam vi estos en la tria nivelo"; "Vekiĝu!"; "Ne timu!"; "Parolu!"; "Kuraĝe!" estas kelkaj el la plej oftaj vortoj de l’ instruisto.
Tiu ĉi devas havi entuziasmon, nelaciĝeblon, viglon, gajecon . . . . Roberto abunde posedas ilin; mi nomus lin: la atleto de l’ Cseh-Metodo!
Kia genio ĉe tiu Cseh! Li faris forton el malforto: liaj gelernantoj estis diversnaciaj, malsamkulturaj, ofte malriĉaj kaj malkleraj, ne povis aĉeti al si lernolibrojn, ne kutimis je lingvolernado. Ne gravis por Cseh: Esperanto havis tiajn kvalitojn ke oni povas instrui ĝin per tiu rekta metodo.
Multaj jardekoj pasis de la intermilita glora epoko de Cseh; sed se aperis aliaj rektaj metodoj (kiel la bonega "Esperanto en Dialogoj" de A. Pettyn, kiun mi admiras), ili tamen ĉiuj restas inspiritaj de la verko de Cseh, patro de ĉiuj el ili.
Lasta rimarko: ĝi estas plej demokrata instruo. Dank’ al tiu metodo, la antaŭakiraĵoj en gramatiko, aŭ en fremdaj lingvoj, aŭ en logiko dedukta . . . ne multe rolas; ĉiuj lernantoj staras samnivele; nur rolas la kuraĝo kaj la emo paroli sentime; laboristo sidas sur la sama nivelo kiel inĝeniero—"Sidas?—diras Roberto—nepre ne! Staras, aŭ eĉ kuras, sed ne sidas duondorme!"
Jean-Luc TORTEL
PS: Interese estas noti: la diferencon de malfacilo de Esperanto laŭ la propra lingvo de la lernantaro: por Usonanoj malfacile estas asimili, ŝajnas al mi, la pluralon de a-vortoj—ĉar tio ne ekzistas en la angla—dum por latinid-lingvanoj tio iras de si mem.