Konatigxu Kun Kelkaj Ganaaj Indigxenaj Nomoj
de Paul Kwasi Mensah
En Ganao la gepatroj cxiam nomas la naskigxintan bebon laux la tago de la semajno en kiu gxi naskigxis. Estas malsamaj nomoj por viroj kaj virinoj.
La nomoj por viroj:
Viro kiu naskigxis en dimancxo nomigxas KWASI
Viro kiu naskigxis en lundo nomigxas KWADWO
Viro kiu naskigxis en mardo nomigxas KWABENA
Viro kiu naskigxis en merkredo nomigxas KWEKU
Viro kiu naskigxis en jxauxdo nomigxas YAW
Viro kiu naskigxis en vendredo nomigxas KOFI
Viro kiu naskigxis en Sabato nomigxas KWAME
La nomoj por virinoj:
Virino kiu naskigxis en dimancxo nomigxas ESI aux AKOS
Virino kiu naskigxis en lundo nomigxas ADWOA
Virino kiu naskigxis en mardo nomigxas ABENA
Virino kiu naskigxis en merkredo nomigxas AKUA
Virino kiu naskigxis en jxauxdo nomigxas YAA
Virino kiu naskigxis en vendredo nomigxas AFIE
Virino kiu naskigxis en sabato nomigxas AMA
Dankon pro via intereso!
Cxu vi scias ke Esperanto enhavas vorton el mia indigxena lingvo, TWI? Rigardu: la vorto "se" havas la saman signifon ("if" en la angla) kaj en Esperanto kaj en Twi. Cxu ne estas interese?