Konatiĝu Kun Kelkaj Ganaaj Indiĝenaj Nomoj
de Paul Kwasi Mensah
En Ganao la gepatroj ĉiam nomas la naskiĝintan bebon laŭ la tago de la semajno en kiu ĝi naskiĝis. Estas malsamaj nomoj por viroj kaj virinoj.
La nomoj por viroj:
Viro kiu naskiĝis en dimanĉo nomiĝas KWASI
Viro kiu naskiĝis en lundo nomiĝas KWADWO
Viro kiu naskiĝis en mardo nomiĝas KWABENA
Viro kiu naskiĝis en merkredo nomiĝas KWEKU
Viro kiu naskiĝis en ĵaŭdo nomiĝas YAW
Viro kiu naskiĝis en vendredo nomiĝas KOFI
Viro kiu naskiĝis en Sabato nomiĝas KWAME
La nomoj por virinoj:
Virino kiu naskiĝis en dimanĉo nomiĝas ESI aŭ AKOS
Virino kiu naskiĝis en lundo nomiĝas ADWOA
Virino kiu naskiĝis en mardo nomiĝas ABENA
Virino kiu naskiĝis en merkredo nomiĝas AKUA
Virino kiu naskiĝis en ĵaŭdo nomiĝas YAA
Virino kiu naskiĝis en vendredo nomiĝas AFIE
Virino kiu naskiĝis en sabato nomiĝas AMA
Dankon pro via intereso!
Ĉu vi scias ke Esperanto enhavas vorton el mia indiĝena lingvo, TWI? Rigardu: la vorto "se" havas la saman signifon ("if" en la angla) kaj en Esperanto kaj en Twi. Ĉu ne estas interese?