La Unuaj 24 Horoj
Mi ege volis havi liston de frazoj kiujn mi povus parkerigi, por pretigi min respondi al la multaj bonintencaj demandoj kiujn mi devis alfronti. Mi feliĉas ke mia kunĉambranino parolas! Dankojn, Martha!
La matena orientiga sesio fare de Roberto Resende estis granda helpo pri kion atendi de la "Cseh-metodo".
Kaj la unua leciono estis bonega. Preskaŭ "baleton" de instruado per farado. Mi bedaŭras ke mi ne havas videobendon de tiu leciono. Eksterordinara sperto!
—Bernadette