Eks-Sklavo Naskigxis en 1842: La Plej Maljuna Viro en Ameriko
Walter B.GANT en 1963, elangligis Nathan GANT
Charlie Smith de distrikto "Polk" [usonangla "county"], Florido, preskaux estas tiel maljuna kiel la usona registaro. Li estis 3-jaragxa kiam enterigxis Prezidento Andrew Jackson. Li estis 21-jaragxa kiam Abraham Lincoln liberigis la sklavojn en 1863, kaj li estis 39-jaragxa kiam murdisto pafis Garfield-on, preskaux antaux okdek unu jaroj.
Smith naskigxis en Liberio je julio 4, 1842. Tiutempe la plejmulto da nacioj kontrauxstaris sklavecon. Sed la legxoj ne malpermesis komercon en la homa kargo, precipe cxar multaj Afrikaj tribestroj estis avaraj kaj tiumaniere intersxangxis militkaptitojn kontraux blokoj de sxtofo, rumo, iloj, kaj iaj ajn ajxoj. Sed ne tiumaniere akirigxis cxiuj sklavoj. Smith rakontis lian historion al La Nacia Internulo:
"La lastan fojon ke mi vidis mian patrinon, Panjo sekigis grason por fari porkograson. Cirkuladis perbusxe en nia vilagxo ke endokigxas granda boato en la haveno. Ofte komercistoj enportis cxiajn ajxojn, kiujn ili intersxangxis kontraux elefantaj dentegoj, fruktoj, kaj feloj."
"Mi estis 12-jaragxa kaj, kiel cxiuj knaboj, mi deziris vidi la boaton. Sekve mi ekkuris laux la spuro unu mejlon al la sxipo."
"Estis spektaklo por vidi, aparte por 12-jaragxa knabo. Bril-koloraj flagetoj flirtis de pruo al pobo kaj dolcxe bonodoraj floroj sxutigxis sur la tuta ferdeko kaj pendis sur la flankoj. Amaso de homoj de mia propra vilagxo kaj apudaj kolonioj kunigxis."
"Dum ni rigardadis cxion, viro ekparolis al ni: SUKERAJ KAJ PATKUKAJ ARBOJ. 'Amikoj', li diris, 'Mi ne venas al cxi tiu ejo por negoci, sed doni al vi donacojn kaj montri al vi kelkajn strangajxojn.'
"Nu, cxi tiu viro diris al ni, ke li havis plantojn kiuj produktis sukeron kaj havas tasojn de siropo. Ankaux li diris, ke li havis arbojn de 'benjeto' (aux 'patkuko')."
'Tiuj cxi mirindaj plantoj devenas el lando kie vi ne devas labori', li diris. 'Vi povas pluki ion ajn de la arboj kion vi deziras por mangxi. Ensxipen venu kaj vidu cxi tiujn, se vi ne kredas min. Ankaux mi havas magian frukton, kiu vivtenos vin en la plej bona sanstato. Ankaux gxi devenas el cxi tiu mirinda lando. Por la unuaj uloj kiuj ensxipen venus, ili ricevos iajn fruktojn.'
"Nu, kelkaj el ni ensxipen alvenis kaj li donis pomojn al ni. Post tio, li gestis al ni, ke ni sekvu lin malsupren al la luko. Li montris grandan spegulon al ni, silkajn drapajxojn, kaj aliajn okulfrapajn objektojn."
"Li dauxre fascinis nin dum kelkaj minutoj, sed kiam ni marsxis supren el la luko, ni vidis, ke la sxipo jam velis for de la marbordo."
"Kelkaj el ni plendis al la viro, sed li diris, ke li ne povas returnigxi. Cxiaokaze kien ni veturas, ni sxatus la novan landon kaj baldaux niaj familioj alvenos post ni."
"Juna viro de nia vilagxo ekkuris al la pavezo (apogrelo de la sxipo) kaj baldaux li penis salti elsxipen sed unu el la maristoj batis lin, uzante klabon. Rigardante al cxio, ni vidis multajn aliajn malicaspektajn maristojn, tute armitajn. Pri la idilia aventuro, mi sxangxis mian sintenon."
"Nu, ni endokigxis en Nov-Orleano kaj rancxisto (bienisto) de Galveston (Teksaso) acxetis min. Li nomis min Charlie Smith kaj li edukis min kiel se mi estus unu el siaj propraj idoj."
LA CIVILA MILITO
Oni faris demandon pri la (usona) Civila Milito, kaj Smith rakontis: "Mi ne observis iajn batalojn. Mi postrestis sur la rancxo dum la Smith knaboj cxeestis la Militon."
"Ankoraux mi memoras kiam Lincoln liberigis la sklavojn. Pacxjo vokis min hejmen kaj li diris ke mi estas libera cxar Lincoln liberigis la sklavojn. Mi ne povis ien iri, do mi restis tie."
Post la milito, Smith dauxre vagadis dum mallonga tempo kaj li venis al Florido kie li laboris pri diversaj laboroj ekde 1898.
Dum aliaj viroj, pli junaj ol li, gajnis socialan sekurecon por emeritigxo, li komencis pikpluki orangxojn.
SOCIALA SEKURECO -- 103-JARAGxA
Finfine laborcxefo persvadis Smith, ke li petu por sociala-sekureca karteto. Li estis 103-jaragxa! La Sociala Sekureca Administracio cxe Lakeland (Florido) kaj la nacia oficejo en Baltimore poste prilaboris montojn de korespondado--sekve establis lian naskigxtagon kiel la 4-an de julio, 1842 ("Gxuste kiel mi diris al ili", Smith rakontis al mi en nia lastatempa intervjuo).
Li estas rekta kiel lignindiana statuo en cigar-vendejo(1), konservas lian pezon inter 130 kaj 135 funtoj (2), kaj altas je 5 futoj kaj 7 coloj (3). Li nur unufoje malsanis dum lia tuta vivo (pro lastatempa rena-pertubo), li proksimume fumas unu paketon de cigaredoj cxiutage, trinkas"malgrandan kvanton de gxino de tempo al tempo" kaj plejparte li mangxas malpezajn mangxajxojn, ekzemple fruktojn, cerealajxojn, lakton, kaj sodajxojn (karbonizitajn trinkajxojn).
Kvankam Smith nuntempe ne havas edzinon, li edzigxis trifoje kaj diras ke li ankoraux havas tri amatinojn.
Gxis antaux kelkaj monatoj, li emeritigxis per Sociala Sekureco (la plej maljuna viro laux la salajrolisto) kaj li gajnas lian monon per la entrepreno de vendejo de diversaj varoj. Sed sxajne la respektinda Smith igxis malkvieta per tia aktiveco. Li kunligigxis kun veturanta ekspozicio dum la frua auxtuno, 1962. Li enprogramigxis kiel "La Plej Maljuna Maljunulo de Ameriko".
**********
(1) en usono, ofte en kelkaj kamparaj vendejoj kiuj vendis cigarojn kaj tabakajxojn, estis vulgare por apude havi starantan lignan statuon de indiana cxefo, kiel iaspeca reklamilo. Tabako estis (kaj ankoraux estas) sankta planto en nordamerikaj indianaj kulturoj, kaj fakte, tabako ankoraux estas sankta planto en la indianaj kulturoj de Mezameriko kaj Sudameriko.
(2) cxirkaux 60 kg.
(3) cxirkaux 170 cm.
[supren al la numera enhavo]