Eks-Sklavo Naskiĝis en 1842: La Plej Maljuna Viro en Ameriko
Walter B.GANT en 1963, elangligis Nathan GANT
Charlie Smith de distrikto "Polk" [usonangla "county"], Florido, preskaŭ estas tiel maljuna kiel la usona registaro. Li estis 3-jaraĝa kiam enteriĝis Prezidento Andrew Jackson. Li estis 21-jaraĝa kiam Abraham Lincoln liberigis la sklavojn en 1863, kaj li estis 39-jaraĝa kiam murdisto pafis Garfield-on, preskaŭ antaŭ okdek unu jaroj.
Smith naskiĝis en Liberio je julio 4, 1842. Tiutempe la plejmulto da nacioj kontraŭstaris sklavecon. Sed la leĝoj ne malpermesis komercon en la homa kargo, precipe ĉar multaj Afrikaj tribestroj estis avaraj kaj tiumaniere interŝanĝis militkaptitojn kontraŭ blokoj de ŝtofo, rumo, iloj, kaj iaj ajn aĵoj. Sed ne tiumaniere akiriĝis ĉiuj sklavoj. Smith rakontis lian historion al La Nacia Internulo:
"La lastan fojon ke mi vidis mian patrinon, Panjo sekigis grason por fari porkograson. Cirkuladis perbuŝe en nia vilaĝo ke endokiĝas granda boato en la haveno. Ofte komercistoj enportis ĉiajn aĵojn, kiujn ili interŝanĝis kontraŭ elefantaj dentegoj, fruktoj, kaj feloj."
"Mi estis 12-jaraĝa kaj, kiel ĉiuj knaboj, mi deziris vidi la boaton. Sekve mi ekkuris laŭ la spuro unu mejlon al la ŝipo."
"Estis spektaklo por vidi, aparte por 12-jaraĝa knabo. Bril-koloraj flagetoj flirtis de pruo al pobo kaj dolĉe bonodoraj floroj ŝutiĝis sur la tuta ferdeko kaj pendis sur la flankoj. Amaso de homoj de mia propra vilaĝo kaj apudaj kolonioj kuniĝis."
"Dum ni rigardadis ĉion, viro ekparolis al ni: SUKERAJ KAJ PATKUKAJ ARBOJ. 'Amikoj', li diris, 'Mi ne venas al ĉi tiu ejo por negoci, sed doni al vi donacojn kaj montri al vi kelkajn strangaĵojn.'
"Nu, ĉi tiu viro diris al ni, ke li havis plantojn kiuj produktis sukeron kaj havas tasojn de siropo. Ankaŭ li diris, ke li havis arbojn de 'benjeto' (aŭ 'patkuko')."
'Tiuj ĉi mirindaj plantoj devenas el lando kie vi ne devas labori', li diris. 'Vi povas pluki ion ajn de la arboj kion vi deziras por manĝi. Enŝipen venu kaj vidu ĉi tiujn, se vi ne kredas min. Ankaŭ mi havas magian frukton, kiu vivtenos vin en la plej bona sanstato. Ankaŭ ĝi devenas el ĉi tiu mirinda lando. Por la unuaj uloj kiuj enŝipen venus, ili ricevos iajn fruktojn.'
"Nu, kelkaj el ni enŝipen alvenis kaj li donis pomojn al ni. Post tio, li gestis al ni, ke ni sekvu lin malsupren al la luko. Li montris grandan spegulon al ni, silkajn drapaĵojn, kaj aliajn okulfrapajn objektojn."
"Li daŭre fascinis nin dum kelkaj minutoj, sed kiam ni marŝis supren el la luko, ni vidis, ke la ŝipo jam velis for de la marbordo."
"Kelkaj el ni plendis al la viro, sed li diris, ke li ne povas returniĝi. Ĉiaokaze kien ni veturas, ni ŝatus la novan landon kaj baldaŭ niaj familioj alvenos post ni."
"Juna viro de nia vilaĝo ekkuris al la pavezo (apogrelo de la ŝipo) kaj baldaŭ li penis salti elŝipen sed unu el la maristoj batis lin, uzante klabon. Rigardante al ĉio, ni vidis multajn aliajn malicaspektajn maristojn, tute armitajn. Pri la idilia aventuro, mi ŝanĝis mian sintenon."
"Nu, ni endokiĝis en Nov-Orleano kaj ranĉisto (bienisto) de Galveston (Teksaso) aĉetis min. Li nomis min Charlie Smith kaj li edukis min kiel se mi estus unu el siaj propraj idoj."
LA CIVILA MILITO
Oni faris demandon pri la (usona) Civila Milito, kaj Smith rakontis: "Mi ne observis iajn batalojn. Mi postrestis sur la ranĉo dum la Smith knaboj ĉeestis la Militon."
"Ankoraŭ mi memoras kiam Lincoln liberigis la sklavojn. Paĉjo vokis min hejmen kaj li diris ke mi estas libera ĉar Lincoln liberigis la sklavojn. Mi ne povis ien iri, do mi restis tie."
Post la milito, Smith daŭre vagadis dum mallonga tempo kaj li venis al Florido kie li laboris pri diversaj laboroj ekde 1898.
Dum aliaj viroj, pli junaj ol li, gajnis socialan sekurecon por emeritiĝo, li komencis pikpluki oranĝojn.
SOCIALA SEKURECO -- 103-JARAĜA
Finfine laborĉefo persvadis Smith, ke li petu por sociala-sekureca karteto. Li estis 103-jaraĝa! La Sociala Sekureca Administracio ĉe Lakeland (Florido) kaj la nacia oficejo en Baltimore poste prilaboris montojn de korespondado--sekve establis lian naskiĝtagon kiel la 4-an de julio, 1842 ("Ĝuste kiel mi diris al ili", Smith rakontis al mi en nia lastatempa intervjuo).
Li estas rekta kiel lignindiana statuo en cigar-vendejo(1), konservas lian pezon inter 130 kaj 135 funtoj (2), kaj altas je 5 futoj kaj 7 coloj (3). Li nur unufoje malsanis dum lia tuta vivo (pro lastatempa rena-pertubo), li proksimume fumas unu paketon de cigaredoj ĉiutage, trinkas"malgrandan kvanton de ĝino de tempo al tempo" kaj plejparte li manĝas malpezajn manĝaĵojn, ekzemple fruktojn, cerealaĵojn, lakton, kaj sodaĵojn (karbonizitajn trinkaĵojn).
Kvankam Smith nuntempe ne havas edzinon, li edziĝis trifoje kaj diras ke li ankoraŭ havas tri amatinojn.
Ĝis antaŭ kelkaj monatoj, li emeritiĝis per Sociala Sekureco (la plej maljuna viro laŭ la salajrolisto) kaj li gajnas lian monon per la entrepreno de vendejo de diversaj varoj. Sed ŝajne la respektinda Smith iĝis malkvieta per tia aktiveco. Li kunligiĝis kun veturanta ekspozicio dum la frua aŭtuno, 1962. Li enprogramiĝis kiel "La Plej Maljuna Maljunulo de Ameriko".
**********
(1) en usono, ofte en kelkaj kamparaj vendejoj kiuj vendis cigarojn kaj tabakaĵojn, estis vulgare por apude havi starantan lignan statuon de indiana ĉefo, kiel iaspeca reklamilo. Tabako estis (kaj ankoraŭ estas) sankta planto en nordamerikaj indianaj kulturoj, kaj fakte, tabako ankoraŭ estas sankta planto en la indianaj kulturoj de Mezameriko kaj Sudameriko.
(2) ĉirkaŭ 60 kg.
(3) ĉirkaŭ 170 cm.
[supren al la numera enhavo]