Vortludoj por Infanoj Japanaj
Tsuda Masao
Jen la traduko de teksto kiun Juuko prezentos japane al vi en la vendreda adiauxa festo. Vi estas felicxaj cxar vi jam scias parton de sxia vere bela prezentado.
* * *
Antaux longa, longa tempo,
Estis nia prapatro, Homo sapiens.
Kiun vorton li plej unue elbusxigis?
Devas esti "A". "A! mi vivas!" "A! bone."
La dua vorto devus esti "Ooi!".
Li volis diri tion al cxiuj. Do, li svingis la manon lauxte vokante, "Ooi! Venu cxi tien!"
Kion vi pensas ke niaj kamaradoj faris?
Ili atente auxskultis kaj starigxis kaj alkuris dirante, "N?" "N?" "N?"
Antaux longa, longa tempo,
Estis nia prapatro, Homo sapiens.
Lia parolo komencigxis je la vorto "A" kaj finigxis je la vorto "N".*
[*Japana alfabeto, kiu enhavas 51 literojn, komencigxas je "A" kaj finigxas je "N". Bv. legi la sekvan vortludon de 51 literoj.]
* * *
A.I.U.E.Ooi!
"A, I, U, E, O" estu la formo de busxo.
Jukas kaj jukegas, "Ka, Ki, Ku, Ke, Ko".*(1)
Mi trancxos cxion, "Sa, Si, Su, Se, So".*(2)
"Ta, Ti, Tu, Te, To" estas ekzerco de dancado.
"Na, Ni, Nu, Ne, No" estas kio?"*(3)
"Ha, Hi, Hu, He, Ho" estas "Jen, fantomo!"
"Ma, Mi, Mu, Me, Mo" sonas simile al macxgumo.
"Ja, Ji, Ju, Je, Jo" devas esti kverelo, cxu?
"Ra, Ri, Ru, Re, Ro" estas helikoptero.
Gxemante kaj kriante "Uxa, Uxi, Uxu, Uxe, Uxo" finigxas per "N".
*(1): "kaki" signifas "grati" en Esperanto
*(2): "sa", "su" estas la sonoj de rapida trancxo. Ezkemple, samurajo trancxas atakanton per japana glavo kun tiu kvieta sono.
*(3): "nani" estas "kio" en Esperanto.
Laux la informo de Oono Juuko, tradukis FASKemulo TSUDA MASAO
[supren al la numera enhavo]