La NASKa Fasko Reiru al la ĉefpaĝo
Vidu ĉi tiun paĝon per X-metodo

Numero Ok (2001-7-11): Enhavo



Vortludoj por Infanoj Japanaj

Tsuda Masao

Jen la traduko de teksto kiun Juuko prezentos japane al vi en la vendreda adiaŭa festo. Vi estas feliĉaj ĉar vi jam scias parton de ŝia vere bela prezentado.

* * *

Antaŭ longa, longa tempo,
Estis nia prapatro, Homo sapiens.
Kiun vorton li plej unue elbuŝigis?
Devas esti "A". "A! mi vivas!" "A! bone."
La dua vorto devus esti "Ooi!".
Li volis diri tion al ĉiuj. Do, li svingis la manon laŭte vokante, "Ooi! Venu ĉi tien!"
Kion vi pensas ke niaj kamaradoj faris?
Ili atente aŭskultis kaj stariĝis kaj alkuris dirante, "N?" "N?" "N?"


Antaŭ longa, longa tempo,
Estis nia prapatro, Homo sapiens.
Lia parolo komenciĝis je la vorto "A" kaj finiĝis je la vorto "N".*

[*Japana alfabeto, kiu enhavas 51 literojn, komenciĝas je "A" kaj finiĝas je "N". Bv. legi la sekvan vortludon de 51 literoj.]

* * *

A.I.U.E.Ooi!

"A, I, U, E, O" estu la formo de buŝo.
Jukas kaj jukegas, "Ka, Ki, Ku, Ke, Ko".*(1)
Mi tranĉos ĉion, "Sa, Si, Su, Se, So".*(2)
"Ta, Ti, Tu, Te, To" estas ekzerco de dancado.
"Na, Ni, Nu, Ne, No" estas kio?"*(3)
"Ha, Hi, Hu, He, Ho" estas "Jen, fantomo!"
"Ma, Mi, Mu, Me, Mo" sonas simile al maĉgumo.
"Ja, Ji, Ju, Je, Jo" devas esti kverelo, ĉu?
"Ra, Ri, Ru, Re, Ro" estas helikoptero.
Ĝemante kaj kriante "Ŭa, Ŭi, Ŭu, Ŭe, Ŭo" finiĝas per "N".


*(1): "kaki" signifas "grati" en Esperanto
*(2): "sa", "su" estas la sonoj de rapida tranĉo. Ezkemple, samurajo tranĉas atakanton per japana glavo kun tiu kvieta sono.
*(3): "nani" estas "kio" en Esperanto.

Laŭ la informo de Oono Juuko, tradukis FASKemulo TSUDA MASAO

[supren al la numera enhavo]


Poemoj "Cinquain"

Dori VALLON-WHEELER

Poemoj "cinquain" havas kvin liniojn. Sur la unua linio estas unu vorto kiu indikas la titolon. La dua linio havas du vortojn kiuj priskribas la titolon. La tria linio havas tri vortojn kiuj montras agadon. La kvara linio havas kvar vortojn kiuj montras senton. La kvina linio havas unu vorton kiu montras alian vorton por la titolo. Poemoj "cinquain" estas amuzaj. Jen kelkaj, verkitaj de infanoj en la 4-a nivelo:

ESPERANTO
Monda lingvo
Tre facila lerni
Signifas amikecon, egalecon, fratecon
Lingvo.
--Suanne Takayama


Kato
Mola felo
Ludema kaj gajema
Pilko de mirinda vivo
Siama
--Cynthia Woo


Abelo
Okupita insekto
Rapidanta kaj fluganta
Faristo de dolĉa mielo
Buzz-zz
--Scott Sutton

[supren al la numera enhavo]


Anoncoj kaj Informoj

Hodiaŭ okazos eksurso al la "Castro"-kvartalo, kun ĉiĉeronado de lokulo Charlie Galvin denove. Rigardu la anoncejon por finaj detaloj.

Memoru ke ĉi-vespere okazos la "libro-vespero" dank' al la helpo de ELNA kaj Don Harlow. Laŭ plano, ili portos librojn el la Libroservo, kaj elektos la plej "popularajn" titolojn. Vi povos rigardi ilin, kaj aŭ aĉeti aŭ ne. La libro-vespero okazos en la klas-ĉambro en UC, ĉirkaŭ la 7-a ptm. Denove, bv. kontroli ĉe la anoncejo por finaj planoj kaj detaloj.

USEJ (Usona Esperantista Junularo) havas T-ĉemizojn kaj Pasportan Servon 2001 por vendi. Ambaŭ kostas $10. Demandu ĉe Amanda, aŭ mendu rete ĉe
http://ttt.esperanto.org/us/USEJ/services/tcxemizoj.html.

Pri El Popola Ĉinio:
La reta El Popola Ĉinio estas legebla ĉe:

http://www.espero.com.cn

La nova revuo estas enhavoriĉa kun diversaj rubrikoj (ekz, novaĵoj, kulturo, socio, Esperantujo, homaro, naturo, ekonomio, scienco, arto, kaj kuirarto).

Por plibonigi la retan revulon, la redakcio petas ke la legantoj ofte skribu proponojn kaj kritikojn. La poŝt-adreso estas:

El Popola Ĉinio
P.O. Kesto 77
CN-100037 Beijing
Ĉinio


Kaj ret-poŝte al:
epc@china-report.com
elpc@china.com

[supren al la numera enhavo]



Reiru al la ĉefpaĝo