Timeginda Esperanto?
Normand LEGAULT
La ideo de tiu cxi artikoleto alvenis al mi kiam mi sercxis en mia posxvortaro la tradukon de la franca vorto "formidable", cxar mi trovas ke la esperanta lingvo estas efektive "formidable". La vortareto donis al mi : "timeginda" ! ??? Kio ? Kial ? Kiel ? Cxu mi devus aux povus timi lingvon en kiu mi jxus enamigxis ? Neeble. Rigardante en pli ega vortaro, mi trovis pli bonan tradukon : "eksterordinara". Certe, Esperanto estas eksterordinara, kaj devas ne timigi iun ajn. La problemo ne estis cxi tie en la esperanta lingvo, sed tute en la franca lingvo.
Ne estas la unua fojo ke Esperanto helpis min pli bone kompreni mian propran lingvon. Sed mi ne nun volas priparoli pri tio.
Por mi (kaj sendube por multaj esperantistoj), tiu lingvo estas eksterordinara eltrovajxo kaj tiel genia elpensajxo.
Kiam mi esperantigxis, mi estis kiel infano kiu amuzigxas per sia LEGO-ludilo. La placxo, mi dirus ecx la plezuro, kiun mi sentas kiam mi lernas gxin similas tion kion mi sentis kiam mi lernis fizikon kaj solvis problemojn. Mi nun komprenas kial kaj kiel Esperanto povas esti pasio, cxar, krom tiu cxi interna kialo, gxi estas tiel eksterordinara komunikilo inter homoj de diversaj lingvoj. Kiel oni povis konstati en nia grupo de NASK.
Tiu pasio povas energiizi iujn kaj doni verkon kiel " Esperanto : Pasporto al la Tuta Mondo ". Gratulojn!
Tamen, mi bedauxras ke mi atendis tiel longan tempon antaux ol alveni al Esperanto. Ne precize, mi jxus lernis ke, kiam mi estis dujaragxa, mi ludis per esperantaj vortoj kun mia avo! Sed ek de tia bebagxo gxis preskaux la emeritigxo, mi ne sciis Esperanton. Bedauxrinde.
[supren al la numera enhavo]