Timeginda Esperanto?
Normand LEGAULT
La ideo de tiu ĉi artikoleto alvenis al mi kiam mi serĉis en mia poŝvortaro la tradukon de la franca vorto "formidable", ĉar mi trovas ke la esperanta lingvo estas efektive "formidable". La vortareto donis al mi : "timeginda" ! ??? Kio ? Kial ? Kiel ? Ĉu mi devus aŭ povus timi lingvon en kiu mi ĵus enamiĝis ? Neeble. Rigardante en pli ega vortaro, mi trovis pli bonan tradukon : "eksterordinara". Certe, Esperanto estas eksterordinara, kaj devas ne timigi iun ajn. La problemo ne estis ĉi tie en la esperanta lingvo, sed tute en la franca lingvo.
Ne estas la unua fojo ke Esperanto helpis min pli bone kompreni mian propran lingvon. Sed mi ne nun volas priparoli pri tio.
Por mi (kaj sendube por multaj esperantistoj), tiu lingvo estas eksterordinara eltrovaĵo kaj tiel genia elpensaĵo.
Kiam mi esperantiĝis, mi estis kiel infano kiu amuziĝas per sia LEGO-ludilo. La plaĉo, mi dirus eĉ la plezuro, kiun mi sentas kiam mi lernas ĝin similas tion kion mi sentis kiam mi lernis fizikon kaj solvis problemojn. Mi nun komprenas kial kaj kiel Esperanto povas esti pasio, ĉar, krom tiu ĉi interna kialo, ĝi estas tiel eksterordinara komunikilo inter homoj de diversaj lingvoj. Kiel oni povis konstati en nia grupo de NASK.
Tiu pasio povas energiizi iujn kaj doni verkon kiel " Esperanto : Pasporto al la Tuta Mondo ". Gratulojn!
Tamen, mi bedaŭras ke mi atendis tiel longan tempon antaŭ ol alveni al Esperanto. Ne precize, mi ĵus lernis ke, kiam mi estis dujaraĝa, mi ludis per esperantaj vortoj kun mia avo! Sed ek de tia bebaĝo ĝis preskaŭ la emeritiĝo, mi ne sciis Esperanton. Bedaŭrinde.
[supren al la numera enhavo]