La NASKa Fasko Reiru al la cxefpagxo
Vidu cxi tiun pagxon per Unikodo

Numero Ses (2001-7-9): Enhavo



el la redaktista skribotablo...

Lee MILLER

Karaj Gelegantoj,

Jen la komenco de la dua semajno! Kia bona sperto, esti en grupo tiel afabla, entuziasma, lernema, kaj laborema! Mi esperas ke cxiuj gxuis bonan semajnfinon, ripozis (iomete), kaj nun pretas lerni dum la dua duono de nia kursaro.

Mi kredas ke kelkaj el vi havis belajn spertojn sabate kaj dimancxe. Ekzemple, cxu vi ekskursis al la Monto "Tamalpais"? Cxu vi promenis trans la Or-Pordegan Ponton? Cxu vi vizitis la urbocentron? Cxu vi mangxis restoracie? Cxu vi trovis ion aparte interesan? Nu, kompreneble, mi devus demandi . . . cxu vi pretas verki mallongan raporton pri via sperto? (Restas nur kvar sxancoj kontribui ion . . . )

Konsilon mi havas, ke vi kaptu cxiun okazon aux paroli aux auxdi/auxskulti la parolan lingvon dum la semajno. La skriban lingvon vi povos facile dauxre studi post la klasoj, sed ofte esperantistoj estas suficxe izolitaj kaj ne povas babili kaj konversacii facile.

Mi kalkulas vin cxiujn plej koraj amikoj.

Licxjo

[supren al la numera enhavo]


Al la Juna Bona Kara Sankta Bela Bonkora Bela Junulino, Kiun Mi Ege Amas

Tim WESTOVER

Mi amas vin, kara, profunde en koro.
Kiam vi estas for, estas doloro.
Mi sxatas vin ege, kun granda adoro:
Ho ve, ho ve, ho ve!

Mi amas vin, kara, per kreskanta amo.
Beleco en vi brilegas kiel flamo.
Nur vin mi ja amas! Sincera proklamo!
Ho ve, ho ve, ho ve!

Mi amas vin, kara! Via grimaco
Devas esti la sekvo de grandega laco!
Restu nun kun mi, en cxiama paco!
Ho ve, ho ve, ho ve!

Mi amas vin, kara! Cxu estas larmo
Sur via vizagxo plena de cxarmo?
Ne ploru! Nur venu al hejmeca varmo!
Ho ve, ho ve, ho ve!

Mi amas vin, kara! Cxu estas flato
Kiam min frapas jxetita tomato?
Kia parto de via granda kompato!
Ho ve, ho ve, ho ve!

Mi amas vin, kara! Vi kial forkuras
Kaj fiajn vortojn mallauxte murmuras?
Mi vin en poemo literaturas!
Ho ve, ho ve, ho ve!

[supren al la numera enhavo]


Esperanto kaj 7 milionoj da veturantoj

[el "NOVA SENTO IN RETE - Numero 215"]

En la venonta julio oni inauxguros en Rondonopolis, Brazilo, novan kaj modernan auxtobusan stacidomon. Rondonopolis estas urbo situanta en sxosea kunfluejo kiu ligas sudon kaj nordon de Brazilo. Tra tiu stacidomo pasos 7 000 000 (sep milionoj) da pasagxeroj jare. Nia esperanto-grupo proponis al ties administrantoj, ke la stacidomaj sxildoj en la portugala lingvo havu ankaux esperantan tekston. Ili emas akcepti la proponon, kondicxe ke ni elmontru la vivecon, utilecon kaj gravecon de Esperanto. Tial ni petas, ke esperantistoj tra la tuta mondo sendu al ili mallongan mesagxon, kies enhavo apogu la proponon kaj/aux servu kiel elmontro de la tutmondeco de la internacia lingvo.

Mesagxojn sendu al la adreso:

stacidomo@construmetron.com.br

Temlinio: Nova stacidomo kaj Esperanto

Lingvoj komprenataj de la administrantoj: Esperanto, portugala, hispana kaj angla.

Ni sugestas al vi disvastigi tiun cxi peton en dissendolistoj, retpagxoj, gazetoj, asocioj, al amikoj, konatoj ktp.

Koran dankon pro la helpo!

Karlo Perejra / Ilson P. dos Santos
Rondonopolis MT - Brazilo

(Dank' al Carlos Salazar pro tiu cxi interesa informo).

[supren al la numera enhavo]


Anoncoj kaj Informoj

Franziska Lys, profesoro de la germana lingvo cxe Northwestern University en Chicago, prelegos hodiaux je la 3:00a gxis proks. la 5:00a ptm en Campion C2. Sxi prezentos pri la uzo de video kaj komputilaj lecionoj en la instruado de lingvoj. Studentoj el ambaux klasoj estas bonvenaj. La prelego okazos en la angla kun traduko lauxbezone.

[supren al la numera enhavo]


Posxtkarto

Ellen M. EDDY

Nek pluvo, nek negxo, nek manko de adreso haltigas la usonan posxtan servon



Dori Vallon-Wheeler, longtempa Esperanto-parolanto kaj studanto cxe la Somera Esperanto-Kursaroj (NASK) en San Francisko, povas atesti je la fideleco de la usona posxta servo. Sxi logxas en vilagxo, Goldendale, meze de pinarbaro apud la rivero Kolombio, en la sxtato de Vasxingtonio. Iun tagon, mezjunie, la posxtestro donis al sxi la posxtkarton kiun vi vidas apude. Rimarku, gxi nur havas la posxtkestan numeron kaj ecx tion kun demandsigno. La karto estis sendita de la Tut-Amerika Kongreso de Esperanto kiu okazis en Meksiko mezmaje. Gxi surhavas salutojn al Dori de multaj sxiaj geamikoj kiuj partoprenis tiun ege sukcesan kunvenon. Kia mistero kiel gxi atingis sxin ene de nur unu monato sen adreso. Cxu vi povas diveni kiel?

[supren al la numera enhavo]


"Duangulo"?

Tsuda Masao

En la 5-a tago de NASK, posttagmeze, ni ekskursis al la cxina kvartalo kun talenta cxicxerono Charlie Galvin. En la tramo mi hazarde rimarkis reliefe skribitan japanan vorton sur la dorso de leda bluzo de juna usonano kiu sidis apud mi.

Tiu tri-litera japana vorto estas unuavide tute sensignifa por ni, japanoj. La unua ideogramo estas "du", kaj la dua "angulo", kaj la tria "formo". Se la unua litero estus "tri", "kvar", aux "kvin" tiu vorto entute trilitere signifus respektive "triangulo", "kvadrato" aux "pentagono". Sed "duangulo". Tiu vorto ne ekzistas en Japanio, ha, ha, ha . . . Ili scias nenion pri tiuj ideogramoj. Tute ridega! Mi preskaux ekridetis.

Sed momenton. Cxu mi ne vidis kelkajn strangajn bildojn dum la ekskurso al Muzeo de Azia Arto? En la ekspozicio de ZEN, unu el la bildoj montras pufventran bonzon Hotei, kiu etendas la dekstran manon antauxen por frapi kaj en la aldonitaj tekstoj trovigxas jena frazo: "la sono de unumana manfrapo". Do, tiu "duangulo" povas esti tiu tute-ne-komprenebla, kvazauxa zena vorto. Bedauxrinde ne tiom abstrakta, sed tro geometria. Cxiuokaze, cxu "du-angulo" estas ridiga por vi aux pensiga? Cxu vi estas kontenta surhavante enigman vorton?

[supren al la numera enhavo]



Reiru al la cxefpagxo