La NASKa Fasko Reiru al la ĉefpaĝo
Vidu ĉi tiun paĝon per X-metodo

Numero Ses (2001-7-9): Enhavo



el la redaktista skribotablo...

Lee MILLER

Karaj Gelegantoj,

Jen la komenco de la dua semajno! Kia bona sperto, esti en grupo tiel afabla, entuziasma, lernema, kaj laborema! Mi esperas ke ĉiuj ĝuis bonan semajnfinon, ripozis (iomete), kaj nun pretas lerni dum la dua duono de nia kursaro.

Mi kredas ke kelkaj el vi havis belajn spertojn sabate kaj dimanĉe. Ekzemple, ĉu vi ekskursis al la Monto "Tamalpais"? Ĉu vi promenis trans la Or-Pordegan Ponton? Ĉu vi vizitis la urbocentron? Ĉu vi manĝis restoracie? Ĉu vi trovis ion aparte interesan? Nu, kompreneble, mi devus demandi . . . ĉu vi pretas verki mallongan raporton pri via sperto? (Restas nur kvar ŝancoj kontribui ion . . . )

Konsilon mi havas, ke vi kaptu ĉiun okazon aŭ paroli aŭ aŭdi/aŭskulti la parolan lingvon dum la semajno. La skriban lingvon vi povos facile daŭre studi post la klasoj, sed ofte esperantistoj estas sufiĉe izolitaj kaj ne povas babili kaj konversacii facile.

Mi kalkulas vin ĉiujn plej koraj amikoj.

Liĉjo

[supren al la numera enhavo]


Al la Juna Bona Kara Sankta Bela Bonkora Bela Junulino, Kiun Mi Ege Amas

Tim WESTOVER

Mi amas vin, kara, profunde en koro.
Kiam vi estas for, estas doloro.
Mi ŝatas vin ege, kun granda adoro:
Ho ve, ho ve, ho ve!

Mi amas vin, kara, per kreskanta amo.
Beleco en vi brilegas kiel flamo.
Nur vin mi ja amas! Sincera proklamo!
Ho ve, ho ve, ho ve!

Mi amas vin, kara! Via grimaco
Devas esti la sekvo de grandega laco!
Restu nun kun mi, en ĉiama paco!
Ho ve, ho ve, ho ve!

Mi amas vin, kara! Ĉu estas larmo
Sur via vizaĝo plena de ĉarmo?
Ne ploru! Nur venu al hejmeca varmo!
Ho ve, ho ve, ho ve!

Mi amas vin, kara! Ĉu estas flato
Kiam min frapas ĵetita tomato?
Kia parto de via granda kompato!
Ho ve, ho ve, ho ve!

Mi amas vin, kara! Vi kial forkuras
Kaj fiajn vortojn mallaŭte murmuras?
Mi vin en poemo literaturas!
Ho ve, ho ve, ho ve!

[supren al la numera enhavo]


Esperanto kaj 7 milionoj da veturantoj

[el "NOVA SENTO IN RETE - Numero 215"]

En la venonta julio oni inaŭguros en Rondonopolis, Brazilo, novan kaj modernan aŭtobusan stacidomon. Rondonopolis estas urbo situanta en ŝosea kunfluejo kiu ligas sudon kaj nordon de Brazilo. Tra tiu stacidomo pasos 7 000 000 (sep milionoj) da pasaĝeroj jare. Nia esperanto-grupo proponis al ties administrantoj, ke la stacidomaj ŝildoj en la portugala lingvo havu ankaŭ esperantan tekston. Ili emas akcepti la proponon, kondiĉe ke ni elmontru la vivecon, utilecon kaj gravecon de Esperanto. Tial ni petas, ke esperantistoj tra la tuta mondo sendu al ili mallongan mesaĝon, kies enhavo apogu la proponon kaj/aŭ servu kiel elmontro de la tutmondeco de la internacia lingvo.

Mesaĝojn sendu al la adreso:

stacidomo@construmetron.com.br

Temlinio: Nova stacidomo kaj Esperanto

Lingvoj komprenataj de la administrantoj: Esperanto, portugala, hispana kaj angla.

Ni sugestas al vi disvastigi tiun ĉi peton en dissendolistoj, retpaĝoj, gazetoj, asocioj, al amikoj, konatoj ktp.

Koran dankon pro la helpo!

Karlo Perejra / Ilson P. dos Santos
Rondonopolis MT - Brazilo

(Dank' al Carlos Salazar pro tiu ĉi interesa informo).

[supren al la numera enhavo]


Anoncoj kaj Informoj

Franziska Lys, profesoro de la germana lingvo ĉe Northwestern University en Chicago, prelegos hodiaŭ je la 3:00a ĝis proks. la 5:00a ptm en Campion C2. Ŝi prezentos pri la uzo de video kaj komputilaj lecionoj en la instruado de lingvoj. Studentoj el ambaŭ klasoj estas bonvenaj. La prelego okazos en la angla kun traduko laŭbezone.

[supren al la numera enhavo]


Poŝtkarto

Ellen M. EDDY

Nek pluvo, nek neĝo, nek manko de adreso haltigas la usonan poŝtan servon



Dori Vallon-Wheeler, longtempa Esperanto-parolanto kaj studanto ĉe la Somera Esperanto-Kursaroj (NASK) en San Francisko, povas atesti je la fideleco de la usona poŝta servo. Ŝi loĝas en vilaĝo, Goldendale, meze de pinarbaro apud la rivero Kolombio, en la ŝtato de Vaŝingtonio. Iun tagon, mezjunie, la poŝtestro donis al ŝi la poŝtkarton kiun vi vidas apude. Rimarku, ĝi nur havas la poŝtkestan numeron kaj eĉ tion kun demandsigno. La karto estis sendita de la Tut-Amerika Kongreso de Esperanto kiu okazis en Meksiko mezmaje. Ĝi surhavas salutojn al Dori de multaj ŝiaj geamikoj kiuj partoprenis tiun ege sukcesan kunvenon. Kia mistero kiel ĝi atingis ŝin ene de nur unu monato sen adreso. Ĉu vi povas diveni kiel?

[supren al la numera enhavo]


"Duangulo"?

Tsuda Masao

En la 5-a tago de NASK, posttagmeze, ni ekskursis al la ĉina kvartalo kun talenta ĉiĉerono Charlie Galvin. En la tramo mi hazarde rimarkis reliefe skribitan japanan vorton sur la dorso de leda bluzo de juna usonano kiu sidis apud mi.

Tiu tri-litera japana vorto estas unuavide tute sensignifa por ni, japanoj. La unua ideogramo estas "du", kaj la dua "angulo", kaj la tria "formo". Se la unua litero estus "tri", "kvar", aŭ "kvin" tiu vorto entute trilitere signifus respektive "triangulo", "kvadrato" aŭ "pentagono". Sed "duangulo". Tiu vorto ne ekzistas en Japanio, ha, ha, ha . . . Ili scias nenion pri tiuj ideogramoj. Tute ridega! Mi preskaŭ ekridetis.

Sed momenton. Ĉu mi ne vidis kelkajn strangajn bildojn dum la ekskurso al Muzeo de Azia Arto? En la ekspozicio de ZEN, unu el la bildoj montras pufventran bonzon Hotei, kiu etendas la dekstran manon antaŭen por frapi kaj en la aldonitaj tekstoj troviĝas jena frazo: "la sono de unumana manfrapo". Do, tiu "duangulo" povas esti tiu tute-ne-komprenebla, kvazaŭa zena vorto. Bedaŭrinde ne tiom abstrakta, sed tro geometria. Ĉiuokaze, ĉu "du-angulo" estas ridiga por vi aŭ pensiga? Ĉu vi estas kontenta surhavante enigman vorton?

[supren al la numera enhavo]



Reiru al la ĉefpaĝo