el la redaktista skribotablo . . .
Lee MILLER
Karaj Gelegantoj,
Ho ve. Kien iris nia unua semajno en Esperantujo? Katastrofe! Terure! Jam ni atingas hodiaux la lastan tagon! Sed cxu vi gxuis vian sperton? Cxu vi multon lernis? Cxu vi profitis de cxiu okazo paroli nian lingvon? Bone!
Mi volas danki al tiuj kiuj donis materialojn, artikolojn, artikoletojn, poemojn, rakontojn, kaj informojn cxiun tagon. Sen tia kontribuado, vi havus nenion en viaj manoj gxuste nun. Sed laux mi, ni vere havis ege interesajn aferojn ek de la unua tago.
Mi iom "svinge" vizitis ambaux klasojn, kaj cxio viglas ambauxloke. Mi ankoraux kuragxigas vin verki ion por nia jxurnalo. Io mallonga, simpla, kaj facila tute tauxgas por nia afero. Vi ne devus verki romanon por kontribui al la eldonado! Mi atendas raportojn pri la vizito al Haight-Ashbury, la vizito al la Muzeo de Azia Arto, viaj spertoj en la klasoj, viaj impresoj pri NASK kaj San-francisko, viaj vivrakontoj ("Jen kiel kaj kial mi lernis Esperanton . . . ). Skribu! Kiel skribis Zamenhof, "Gxemu kaj ploru, sed gxis fino laboru". Ho, ne, ne, ne . . . tion mi ne intencis diri! . . . mi provu denove: Estas skribite en la Tao Te Ching: "Oni atingas grandajn celojn per zorga atento al malgrandaj komencigxoj". Kaj por atingi viajn celojn en Esperanto vi devus komenci ie, iam. Prenu skribilon en la mano, kaj skribu ion sur papero. Vi ricxigos viajn amikojn, kaj vi ricxigos vin mem.
(Kaj jen eble la sola rimedo silentigi miajn demandojn, "Cxu vi verkus . . . "?)
Felicxan semajnfinon! Studu kaj gxuu, kaj pretigxu por la dua semajno de bela sperto.
Amike,
Licxjo
(PS. Cxiam sekvas redaktistojn aro de koboldoj kiuj kompreneble respondecas por cxiuj eraroj en la presitaj tekstoj. Mi estas tute senkulpa. Tamen, se hazarde vi trovos eraro(j)n, bv. informi min, kaj mi gxustigos la informojn kiel eble plej rapide.)
[supren al la numera enhavo]