el la redaktista skribotablo . . .
Lee MILLER
Karaj Gelegantoj,
Ho ve. Kien iris nia unua semajno en Esperantujo? Katastrofe! Terure! Jam ni atingas hodiaŭ la lastan tagon! Sed ĉu vi ĝuis vian sperton? Ĉu vi multon lernis? Ĉu vi profitis de ĉiu okazo paroli nian lingvon? Bone!
Mi volas danki al tiuj kiuj donis materialojn, artikolojn, artikoletojn, poemojn, rakontojn, kaj informojn ĉiun tagon. Sen tia kontribuado, vi havus nenion en viaj manoj ĝuste nun. Sed laŭ mi, ni vere havis ege interesajn aferojn ek de la unua tago.
Mi iom "svinge" vizitis ambaŭ klasojn, kaj ĉio viglas ambaŭloke. Mi ankoraŭ kuraĝigas vin verki ion por nia ĵurnalo. Io mallonga, simpla, kaj facila tute taŭgas por nia afero. Vi ne devus verki romanon por kontribui al la eldonado! Mi atendas raportojn pri la vizito al Haight-Ashbury, la vizito al la Muzeo de Azia Arto, viaj spertoj en la klasoj, viaj impresoj pri NASK kaj San-francisko, viaj vivrakontoj ("Jen kiel kaj kial mi lernis Esperanton . . . ). Skribu! Kiel skribis Zamenhof, "Ĝemu kaj ploru, sed ĝis fino laboru". Ho, ne, ne, ne . . . tion mi ne intencis diri! . . . mi provu denove: Estas skribite en la Tao Te Ching: "Oni atingas grandajn celojn per zorga atento al malgrandaj komenciĝoj". Kaj por atingi viajn celojn en Esperanto vi devus komenci ie, iam. Prenu skribilon en la mano, kaj skribu ion sur papero. Vi riĉigos viajn amikojn, kaj vi riĉigos vin mem.
(Kaj jen eble la sola rimedo silentigi miajn demandojn, "Ĉu vi verkus . . . "?)
Feliĉan semajnfinon! Studu kaj ĝuu, kaj pretiĝu por la dua semajno de bela sperto.
Amike,
Liĉjo
(PS. Ĉiam sekvas redaktistojn aro de koboldoj kiuj kompreneble respondecas por ĉiuj eraroj en la presitaj tekstoj. Mi estas tute senkulpa. Tamen, se hazarde vi trovos eraro(j)n, bv. informi min, kaj mi ĝustigos la informojn kiel eble plej rapide.)
[supren al la numera enhavo]