La Historiisto
Aarono BROWN
[Unue eldonis cxi tiun rakonton La Semanto, la novajxletero de la Esperanto-Societo de Misxigano.]
Iun fojon, en librovendejo kie mi laboris, kliento petis min konduki lin al la libroj pri la historio. Mi faris tion, kaj restis tie momente, cxar li aspektis kvazaux li estis faronta alian demandon. En la breto, sidante tiel, ke gxia kovrilo estis videbla, estis la libro The Commissar Vanishes (La Komisaro Malaperas), de sinjoro David King. Gxi estas pri la sxangxado, en Soveta Rusio, de fotoj, libroj, dokumentoj, ktp, por politikaj celoj. Sur la kovrilo estis kvar fotoj. La unua foto montris Jozefon Stalinon kun tri aliaj viroj. En la sekva foto, unu el tiuj viroj oni forvisxis, kaj same en la sekva, kaj do en la kvara foto, nur Stalino restis. La kliento rigardis la libron, kaj diris, kapjesante, "Jozefo Stalino kaj Karlo Markso".
Mi malatentis tion, sed tiam li turnigxis al mi, kaj demandis, "Cxu vi scias, kiu el tiuj homoj estas Karlo Markso"?
Mi diris, "Neniu el ili. Mi certas, ke Karlo Markso estis longtempe morta kiam oni faris tiun foton".
"Efektive, ne", li diris. "Markso estis fakte unu el la fondintoj de Komunismo".
"Nu, li ja verkis La Komunisman Manifeston, sed li mem ne partoprenis en la fondo de Sovetio".
"Mi estas historiisto", li diris, indikante unu el la viroj. "Kaj Karlo Markso estas tiu homo cxi. Kaj jen Jozefo Stalino, kaj jen Johano Lenino".
Johano.
Kutime, kiam iu montras sian nesciecon, mi ne korektas. Sed kiam tia ulo insistas, ke li pravas, mi ne povas ne korekti! Do, mi devis kuri al la libroj pri la filozofio, ekpreni La Komunisman Manifeston, kaj reiri al mia kliento. "Jen kiel aspektas Karlo Markso", mi diris, tenante longbarban Karlon sur tiu kovrilo apud la preskaux kalva homo senbarba sur la alia kovrilo.
"Tio devas esti pli malnova foto", li diris.
Mi ne povis cedi -- mi kontrolis la Manifeston, sed ne trovis la mortodaton de Markso. Do mi iris denove al la filozofaj libroj, prenis enciklopedion filozofan, kaj reiris al la libroj historiaj, kie mia kliento legis iun alian libron. Mi trovis la artikolojn pri Markso kaj Stalino. "Jen. Markso mortis en 1883, kaj Stalino naskis en 1879. Do Stalino havis cxirkaux . . . kvar jarojn kiam Markso mortis".
Jxus antaux ol li rerigardis la libron en la manoj, li respondis, "Vi havas punkton".
[supren al la numera enhavo]