La NASKa Fasko Reiru al la ĉefpaĝo
Vidu ĉi tiun paĝon per X-metodo

Numero Tri - Kvar (2001-7-5): Enhavo



La Esperant-Tvisto

Terrance PAGE

Karulino, venu nun kun mi
Tordu vin kun ritmo kaj kun energi'
La brakojn svingu kaj la plankon pistu
Esperant-tvistu!

Vidu kiel ĉiu dancemul'
Lokomotivadas kiel frenezul'
Sed ni verduloj, mi insistas
Esperant-tvistas!

Se vi ne diros "Ne"
Eble amo kreskos
Tion ĝoje riskos mi
Sed, kara, sciu ke
Dancos ajn-neniu
Kun knabino kiu krokodilas!

Lernu do la sekvajn vortojn tri
Min kopiu eĥe nun
Vin amas mi!
Ho, no rezistu, sed persistu
Esperant-tvistu!

[supren al la numera enhavo]


Fruas

Phil DORCAS

Fruas. Sed ĉu estas tro frue por ellitiĝi? Tute ne. Mi ne volas malŝpari dormante mian tempon ĉi tie en San-Francisko, tial mi ellitiĝas kaj ekiras celante la faman Oran Pordegan Parkon.

Ĉu estos sufiĉa tempo por kuri tra la tuta parko? Kiom da piedvojaj mejloj havas la parko? Ĉu mi povos vidi la maron ĉimatene? Ĉu mi povos spekti la frumatenan sunon kiam ĝi aperos super la horizonto?

Nu, la suno ne estas videbla tra la konstruaĵoj, sed estas pli ol sufiĉaj vidindaĵoj por fari la matenon bela. Mi atingas la parkon kaj ekkuras sur la trotuaro laŭ la turniĝanta vojo. Mi pensas, kiel Karlos en Pasporto diris, "Unu, du, … mi kuras, mi kuras".

Baldaŭ mi rimarkas la parkbenkon kie mi mallonge sidis kun "ŝatinda" Shirley kaj "hela" Helena hieraŭ vespere. Ankaŭ jen la grandaj belaj arboj, kiujn ni vidis tiam. Mi scivolas pri la aĝo de la grandegaj arboj. Kiaj grandaj arboj kun kortuŝa beleco!

Mi volas senĉesante kuri ĝis la marbordo, do antaŭen mi iras. Bedaŭrinde mi nun devas marŝi anstataŭ kuri ĉar mi ne estas tia atleto. Mi rememoras "Mi ne estas atleto. Mi estas ŝafisto". Kaj mi ridetas ankaŭ ĉe la ĵonglado, kiun mi ne povas fari. "Unu, du, tri.. Be! Mi ne ĵonglas. Mi kuras", diris Karlo.

Tempo rapidas, kaj mi ankoraŭ ne atingas la marbordon. La parko estas tro longa. Tial mi decidas reveni. Certe mi ne deziras, ke mankos la matenmanĝo al mi. Fakte, mi jam soifas kaj malsatas.

La leviĝanta suno ŝanĝas la kolorojn de la floroj kaj folioj. Mi penas percepti la malsamajn verdojn de la arboj kaj plantoj. La matena beleco plenigas min, kaj estas tro. Ĝi estas mia preferata tempo el la tago. Mi estas sola, sed samtempe mi ne estas sola.

Renkontas ofte mi aliajn kurantojn, kiujn feliĉe salutas mi. Kelkfoje ili unue salutas min kun "Good morning", sed alifoje mi salutas unue ilin kun "Bonan matenon". Finfine la dormejon mi senspire atingas. Estas la unua klastago ĉe NASK, la Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto.

Fruas. Jen bela mateno. Jen bela tago.

[supren al la numera enhavo]


Ŝercoj

Tsuda Masao

"Malnokto"

--Ĉu vi dormis bone?
--Tute ne.
--Kial?
--Pro hordiferenco. Kiam estas nokto en SAN FRANCISCO, en JAPANIO 'malnokto'.
*********************************
--Do, vi bezonas dormigilon.
--Tute ne.
--Kial?
--Lerni en NASK 2001 estas tre valora. Kial vi forperdus tion per drogoj?
*********************************
Gvidanto: Mi esperas ke vi ĉiuj NASKu plian lingvokapablon dum NASK.
Lernanto: Dankon. Mi FASKas ĉiun energion por tiu celo, kaj ne FiASKos!
(Dank' al Sendormulo)

[supren al la numera enhavo]


Konsilo

Derek ROFF

Foje, kiam mi frustriĝis pri miaj eraroj kaj konfuzo lernante la francan lingvon, mia profesoro de la franca donis al mi tiun ŝercan, kaj samtempe profundan konsilon:

"Vi kapablos komforte komuniki per lingvo nur post farado de 10 000 eraroj. Se vi estos tre atenta, diligenta, kaj zorga, vi bezonos 10 jarojn por kompleti viajn erarojn. Mi sugestas ke vi sekvu malan vojon. Parolu multe, estu kuraĝa, kaj ne ĉagreniĝu pro la eraroj. Tiel vi finos viajn erarojn ene de du jaroj, kaj vi multe pli rapide ekparolos komforte".

[supren al la numera enhavo]


Anoncoj kaj Informoj

La "mur-vortaro" estiĝas sur la muro en la 6-a etaĝo de Gillson Hall. Ĉiuj libervole enskribu vortojn kiujn vi nove lernis, kiujn vi aparte ŝatas, aŭ kiuj laŭ vi estas aparte utilaj kaj lernindaj. Ekzemple, ĉu vi konas la signifon de . . .
Prociono? (kelkaj vidis iun . . . )
Blato? (kelkaj kantis pri iu . . . )
Artiŝoko? (kelkaj manĝis ĝin . . . )
Timiano? (kelkaj flaris ĝin . . . )
Mefito? (kelkaj ja flaris iun! . . . )

Hodiaŭ posttagmeze oni grupe ekskursos denove ien (decidota!) en la urbo.

Hodiaŭ vespere oni faros origamion, la japanan arton de paperfaldado.

[supren al la numera enhavo]


Pri la 4a de Julio

Leonora G. TORRES

Oni diras pri piroteknikaĵoj ke ili estas memoraĵoj pri heroaj agoj, militaj eksplodoj, sendependaj fajroj.

Malgraŭ tio, mi opinias ke ili estas la vivo mem diranta "Ĝuu"! "Ĝuu nun, ĉi tie"!

Kiam mi vidas piroteknikaĵojn, mi pensas ke la nura ebleco kapti la vivon estas ĝui ĝin tiel.

[supren al la numera enhavo]


Retsituoj

Jen kelkaj gravaj retlokoj por viaj intereso kaj informo:

La "eLibrejo"
Tiu paĝaro estas la kreaĵo de Franko Luin el Svedio. En ĝi vi trovos la plenajn tekstojn de multaj gravaj verkoj en Esperanto. Vi povas enŝuti ilin en vian propran komputilon, kaj legi per Adobe Acrobat Reader (kiu estas senkoste havebla, se vi ne ankoraŭ havas ĝin).

http://www.esperanto.nu/eLibrejo/index.html

La Libroservo de la Universala Esperanto-Asocio (UEA)
La tuta katalogo de UEA estas serĉebla en la reto. Vi povas mendi librojn rekte el Roterdamo. Kaj eblas pagi per kreditkarto . . .

http://www.uea.org/katalogo/

La Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko
Tiu estas grava verko pri la lingvo Esperanto, de la svedo Bertilo Wennergren. Ĝi estas facile uzebla, kun multaj ekzemploj de lingvouzado. Vi rajtas enŝuti la tutan verkon en vian komputilon kaj uzi ĝin for de la reto. Provu ĉe:

http://www.concinnity.se/bertilow/pmeg/index.htm

Esperanto Access (Don Harlow)
Don estas loka esperantisto kiu kreis eble la plej gravan paĝaron en Esperantujo. En ĝi vi trovos multajn informojn, tradukojn, ligojn al aliaj retsituoj, ktp. Ĝi estas bona komencloko por esplori la lingvon.

http://www.webcom.com/~donh/esperanto.html

Esperanto League for North America (ELNA)


http://www.esperanto-usa.org

La Fasko
Kaj por la partoprenantoj de la somera kursaro, ni informos vin pri alia daŭra projekto en la reto, kiu estas rekte ligita al via sperto ĉi tie. Temas pri la enreta revuo La Fasko kiu fontis el la spertoj de la studentoj dum NASK 2000.

La revuo donos al vi okazon daŭrigi nian "amikan rondon" post la fino de la klasoj kaj foriro el San-francisko. La kunredaktistoj estas Lee Miller kaj Tim Westover.

Vi trovos ĝin ĉe:

http://www.literaturo.net/fasko/

Ni serĉas kunlaborantojn, do se vi emas (aŭ emos) verki nepre faru!

[supren al la numera enhavo]


La Historiisto

Aarono BROWN

[Unue eldonis ĉi tiun rakonton La Semanto, la novaĵletero de la Esperanto-Societo de Miŝigano.]

Iun fojon, en librovendejo kie mi laboris, kliento petis min konduki lin al la libroj pri la historio. Mi faris tion, kaj restis tie momente, ĉar li aspektis kvazaŭ li estis faronta alian demandon. En la breto, sidante tiel, ke ĝia kovrilo estis videbla, estis la libro The Commissar Vanishes (La Komisaro Malaperas), de sinjoro David King. Ĝi estas pri la ŝanĝado, en Soveta Rusio, de fotoj, libroj, dokumentoj, ktp, por politikaj celoj. Sur la kovrilo estis kvar fotoj. La unua foto montris Jozefon Stalinon kun tri aliaj viroj. En la sekva foto, unu el tiuj viroj oni forviŝis, kaj same en la sekva, kaj do en la kvara foto, nur Stalino restis. La kliento rigardis la libron, kaj diris, kapjesante, "Jozefo Stalino kaj Karlo Markso".

Mi malatentis tion, sed tiam li turniĝis al mi, kaj demandis, "Ĉu vi scias, kiu el tiuj homoj estas Karlo Markso"?

Mi diris, "Neniu el ili. Mi certas, ke Karlo Markso estis longtempe morta kiam oni faris tiun foton".

"Efektive, ne", li diris. "Markso estis fakte unu el la fondintoj de Komunismo".

"Nu, li ja verkis La Komunisman Manifeston, sed li mem ne partoprenis en la fondo de Sovetio".

"Mi estas historiisto", li diris, indikante unu el la viroj. "Kaj Karlo Markso estas tiu homo ĉi. Kaj jen Jozefo Stalino, kaj jen Johano Lenino".

Johano.

Kutime, kiam iu montras sian nesciecon, mi ne korektas. Sed kiam tia ulo insistas, ke li pravas, mi ne povas ne korekti! Do, mi devis kuri al la libroj pri la filozofio, ekpreni La Komunisman Manifeston, kaj reiri al mia kliento. "Jen kiel aspektas Karlo Markso", mi diris, tenante longbarban Karlon sur tiu kovrilo apud la preskaŭ kalva homo senbarba sur la alia kovrilo.

"Tio devas esti pli malnova foto", li diris.

Mi ne povis cedi -- mi kontrolis la Manifeston, sed ne trovis la mortodaton de Markso. Do mi iris denove al la filozofaj libroj, prenis enciklopedion filozofan, kaj reiris al la libroj historiaj, kie mia kliento legis iun alian libron. Mi trovis la artikolojn pri Markso kaj Stalino. "Jen. Markso mortis en 1883, kaj Stalino naskis en 1879. Do Stalino havis ĉirkaŭ . . . kvar jarojn kiam Markso mortis".

Ĵus antaŭ ol li rerigardis la libron en la manoj, li respondis, "Vi havas punkton".

[supren al la numera enhavo]


Azenoj* kaj Junulino
(Ĉina Rakonto)

WEN Jingen

Antaŭ multaj jaroj estis hotelo. La hotelistino estis pli ol 30-jara. Ŝi havis ne edzon aŭ infanon. Ŝi estis tre riĉa, en ŝia hotelo* trov-iĝis multaj azenoj.

Iutage Zhao Jihe iris tien kaj loĝis en la hotelo. Jam venis ses aŭ sep homoj antaŭe. Jihe venis la lasta. Do li dormis sur la lito tuj apud la muro. Baldaŭ la hotelistino servis manĝaĵojn al la homoj. Ili kune manĝis, multe parolis kaj ridis. Post longa momento homoj ĉiuj endormiĝis. Nur Jihe ne povis endormiĝi. Li aŭdis ian sonon en la ĉambro de la hotelistino. Li rigardis tra la fendo en la muro kaj vidis, ke la sinjorino elprenis el skatolo malgrandajn lignajn* homon, bovon kaj plugon*. Ŝi ĵetis akvon sur ilin kaj ili tuj moviĝis! Ligna homo metis la plugon sur la bovon. Baldaŭ la bovo* plugis kampon grandan kiel tablon. Ŝi nun elprenis iom da grenoj kaj igis la lignan homon dis-ĵeti ilin sur la tero. Baldaŭ la plantoj kreskis, floris kaj post momento la ligna homo devis tranĉi kaj kolekti ilin. Estis ĉirkaŭ ok kilogramoj da fagopiroj. Poste li faris manĝaĵon el la fagopiroj. Nun la hotelistino remetis la lignajn homon, bovon kaj plugon en skatolon. Ŝi faris kukojn*. Ĉe tagiĝo la sinjorino servis la kukojn al la homoj.

Jihe time kaŝe iris el la ĉambro kaj rigardis tra la fenestro. Li vidis, ke la homoj manĝis la kukojn. Antaŭ ol ili for-manĝis la kukojn, ili falis sur la teron kaj fariĝis azenoj! La hotelistino ir-igis ilin mal-antaŭ la hotelon kaj prenis iliajn hav-aĵojn. Jihe iris for. Li ne diris al aliaj homoj pri tio.

Post monato Jihe re-foje venis al la hotelo. Li faris kukojn antaŭ li venis. Dum-nokte nur Jihe dormis en la hotelo. Denove la hotelistino faris la kukojn. Ĉe tag-iĝo ŝi servis al li kukojn. Kiam ŝi for-iris por preni ion, Jihe rapide metis ŝian kukon en sia sako* kaj metis unu sian kukon sur la tablon. Kiam la la sinjor-ino al-venis, Jihe manĝis sian kukon. Li diris: "Mi mem preparis kukojn. Bonvolu servi viajn al aliaj homoj". Kiam Jihe devis diri "ĝis revido", li donis al ŝi ŝian kukon kaj diris: "Bonvolu preni mian kukon. Ĉu mi bone faris ĝin?" Ŝi ek-manĝis. Sed antaŭ ol ŝi for-manĝis ĝin, ŝi falis sur teron kaj fariĝis forta azeno! Jihe sidis sur ŝin kaj foriris. Li prenis ankaŭ la lignajn homon, bovon kaj plugon. Sed li ne povis sukcese labor-igi ilin. Dum jaroj li sidis sur la azeno kaj vojaĝis ĉien. Ĝi iris rapide kaj dank' al tio li vojaĝis facile.

Iu-tage li renkontis mal-jun-ulon. La maljunulo ridis: "Ho, sinjorino, kial vi fariĝis tio?" Li diris al Jihe: "Ŝi faris mal-ĝuste, sed ankaŭ vi faris troe! For-lasu ŝin, mi petas." La maljunulo mal-fermis la buŝon de la azeno. La sinjorino sin ĵetis el la buŝo. Ŝi ja estis kiel antaŭe. Ŝi ruĝ-iĝis, dankis la maljunulon kaj foriris.

Reverkis WEN Jingen

Klarigoj:
hotelo: Hotelo estas loko por voj-irantoj tra-nokti.
kuko: ia manĝaĵo
sako: ujo

[supren al la numera enhavo]


Kvantuma Geometrio
La Geometrio de la ege eta

Mikelo GRECO

Mi tre ŝatas lerni kaj instrui pri tiu temo ĉar la etaj estaĵoj estas la bazo de ĉio en nia ĉiutaga vivo. La kvantuma fiziko aŭ la kvantuma mekaniko studas multajn etajn estaĵojn kaj ĉiu el ili havas unikan indiksignalon kiun oni povas studi per la matematiko, la geometrio. Se vi uzas KD-on, laseropresilon, hologramojn vi jam partoprenas en la teknologio kiu ne povus ekzisti sen la realo de la kvantuma mekaniko.

Vi eble konas la nomon de Isaak Newton, ĉu ne? Kaj Alberto Einsteino, ĉu? Sed la nomo de Richard Feinman eble vi neniam aŭskultis. Almenaŭ krom se la scienco interesas vin. Li estas tiel granda kiel la du antaŭaj, eble pli. Li studis la etan…

Mi ofertos tre simplan seminarion en kiu vi povas konstrui bazajn formojn kiuj okazas ofte kaj regule je la naturo.

Alia afero estas la fraktlala geometrio. Mi montros espereble kelkajn retroprojekciilajn diapozitivojn de tiu interesa malkovro. Sed ni ne havos tempon por konstrui simplajn fraktalojn.

En mia retpaĝo mi faras paĝon pri tiu temo kaj mi havas multajn ligojn al belaj kaj simplaj geometriaj sitoj. Bedaŭrinde multaj ankoraŭ estas nur en la angla.

Eble ni povas helpi ilin traduki … Ĉu?

http://mikelogreko.tripod.com
E-poŝtadreso: scio32@yahoo.com

[supren al la numera enhavo]



Reiru al la ĉefpaĝo