Mallabor
WEN Jingen
Japana popola rakonto por komencantoj (kaj aliaj!)
Mal-labor mal-amas cxian laboron. Sed li amas bonan mangx-ajxon kaj belajn vestojn.
Sed, cxu li povus havi bonan mangx-ajxon kaj belajn vestojn, se li ne laboras? Kompren-eble ne.
Li ofte estas mal-sata. Kiam vintro venas, li ne havas varmajn vestojn kaj pro tio li ne povas en-dorm-igxi en nokto. En mal-varma, sen-dorma nokto li iam pensas:"Mi laboros morgaux. Mi hav-igos al mi monon per mia laboro kaj per la mono mi acxetos por mi varman veston". Sed en la sekva mateno la suno lev-igxas kaj li estas iom pli varma. Li ne lev-igxas. Nek laboras.
En sekva nokto li re-foje mal-dormas en mal-varmo!
En sekva mateno li re-foje ne ek-laboras!
Kaj tiel plu.
Sed li cxiam deziras bonan mangx-ajxojn kaj belajn vestojn. Iam li parolas al si mem, kvazaux en dormo: "Mi havos monon, multe da mono. Se mi havos multe da mono, mi ne dormos en mal-varma cxambro. Mi acxetos por mi grandan, grand-egan, belan, bel-egan domon. Mi ne mangxos cxiu-tagajn mangx-ajxojn. Mi mangxos bonajn, bon-egajn mangx-ajxojn. ... Kaj cxu mi devas havi edz-inon? Jes! Mi prenos la plej belan vir-inon en la mondo kiel mian edz-inon. Sciu, vir-inoj amas ricx-ulojn. Sxi donos al mi infanojn. ... Aha, certe mi ricx-igxos..."
Tiam lia apud-ulo preter-iras kaj diras:
"Mallabor, kion vi diras? Cxu vi estas en dormo? Auxskultu al mi, mia amiko, vi devas labori. El laboro oni hav-igas al si mangx-ajxon kaj veston. Se vi ne laboros, vi cxiam vivos en mal-ricxo kaj mal-felicxo".
"For! Vi mem iru al via laboro! Mi vidas, ke vi cxiu-tage laboras, labor-egas, sed vi mangxas cxiu-tagan mangx-ajxon kaj viaj edz-ino kaj infanoj portas tute ne belajn vestojn. Cxu indas via labor-ego? Min helpos la cxielo! Eble iu-tage mi ricx-igxos sen ia laboro. Kiu scias? Iam la cxielo helpas felicx-ulojn. Mi povas esti inter tiaj felicx-uloj".
Iu-tage Mallabor auxdas, ke en land-eto trans la maro vivas homoj. Ili cxiu havas nur unu okulon*. Mallabor tre gxojis:
"Aha! Bona informo por mi! Fin-fine helpo de cxielo venas al mi! Mi ricx-igxos tuj! Sciu, ke ni cxiuj havas du okulojn, sed ili havas nur unu. Se mi iros tien kaj kaptos kelkajn tiajn unu-okul-ulojn kaj portos ilin hejmen!--Mi metos unu-okulajn homojn en kagxon* kaj montros ilin al la vilagx-anoj. La vilagx-anoj devas pagi al mi monon. Tiel mi hav-igos al mi multe, mult-ege da mono! Ha, ha, ha..."
Mallabor iras trans la maron al la lando de unu-okul-uloj. Sed tuj kiam li sur-ter-igxas, kelkaj unu-okululoj rapide al-iras. Ili tre miras:
"Vidu! Vere mal-oft-ajxo! Cxu ni nomu tion homo? Ne. Cxi tiu ulo havas du okulojn! Vere vid-ind-ajxo! Ne lasu lin for-iri. Metu gxin en kagxon kaj ni montros gxin al niaj sam-land-anoj. Tiel ni hav-igos al ni monon".
Ve al Mallabor! Li vivas mal-felicxe en kagxo dum lia resta vivo, nur por ricx-igi unu-okululojn!
(re-verkis WEN Jingen)
(Cxi tiu rakont-eto uzas nur 500 radikojn de KONTAKTO. Mi esperas, ke gxi estas facile-legebla sed interesa. -- WEN)
klar-igoj:
okulo: ni vidas per okuloj.
kagxo: oni metas birdon aux beston en kagxo por ke ili ne povas for-iri.
[supren al la numera enhavo]