La NASKa Fasko Reiru al la ĉefpaĝo
Vidu ĉi tiun paĝon per X-metodo

Numero Du (2001-7-3): Enhavo



Letero

Bill MAXEY

Kara Ellen,

Bonvolu saluti ĉiujn en mia nomo kaj transdoni miajn sincerajn bondezirojn ke ĉio tre bone iru dum la kursaro, ke ĉiu ne nur multon lernu sed ankaŭ travivu memorindan semajnduon, kaj ke tiu ĉi nova komenciĝo por NASK estu granda sukceso.

Mi ĉiutage pripensos vin kaj jam antaŭĝuas la unuan aperon de fotoj kaj aktualigoj en la TTTejo.

Kore,

Bill Maxey

[supren al la numera enhavo]


Mallabor

WEN Jingen

Japana popola rakonto por komencantoj (kaj aliaj!)

Mal-labor mal-amas ĉian laboron. Sed li amas bonan manĝ-aĵon kaj belajn vestojn.

Sed, ĉu li povus havi bonan manĝ-aĵon kaj belajn vestojn, se li ne laboras? Kompren-eble ne.

Li ofte estas mal-sata. Kiam vintro venas, li ne havas varmajn vestojn kaj pro tio li ne povas en-dorm-iĝi en nokto. En mal-varma, sen-dorma nokto li iam pensas:"Mi laboros morgaŭ. Mi hav-igos al mi monon per mia laboro kaj per la mono mi aĉetos por mi varman veston". Sed en la sekva mateno la suno lev-iĝas kaj li estas iom pli varma. Li ne lev-iĝas. Nek laboras.

En sekva nokto li re-foje mal-dormas en mal-varmo!

En sekva mateno li re-foje ne ek-laboras!

Kaj tiel plu.

Sed li ĉiam deziras bonan manĝ-aĵojn kaj belajn vestojn. Iam li parolas al si mem, kvazaŭ en dormo: "Mi havos monon, multe da mono. Se mi havos multe da mono, mi ne dormos en mal-varma ĉambro. Mi aĉetos por mi grandan, grand-egan, belan, bel-egan domon. Mi ne manĝos ĉiu-tagajn manĝ-aĵojn. Mi manĝos bonajn, bon-egajn manĝ-aĵojn. ... Kaj ĉu mi devas havi edz-inon? Jes! Mi prenos la plej belan vir-inon en la mondo kiel mian edz-inon. Sciu, vir-inoj amas riĉ-ulojn. Ŝi donos al mi infanojn. ... Aha, certe mi riĉ-iĝos..."

Tiam lia apud-ulo preter-iras kaj diras:

"Mallabor, kion vi diras? Ĉu vi estas en dormo? Aŭskultu al mi, mia amiko, vi devas labori. El laboro oni hav-igas al si manĝ-aĵon kaj veston. Se vi ne laboros, vi ĉiam vivos en mal-riĉo kaj mal-feliĉo".

"For! Vi mem iru al via laboro! Mi vidas, ke vi ĉiu-tage laboras, labor-egas, sed vi manĝas ĉiu-tagan manĝ-aĵon kaj viaj edz-ino kaj infanoj portas tute ne belajn vestojn. Ĉu indas via labor-ego? Min helpos la ĉielo! Eble iu-tage mi riĉ-iĝos sen ia laboro. Kiu scias? Iam la ĉielo helpas feliĉ-ulojn. Mi povas esti inter tiaj feliĉ-uloj".

Iu-tage Mallabor aŭdas, ke en land-eto trans la maro vivas homoj. Ili ĉiu havas nur unu okulon*. Mallabor tre ĝojis:

"Aha! Bona informo por mi! Fin-fine helpo de ĉielo venas al mi! Mi riĉ-iĝos tuj! Sciu, ke ni ĉiuj havas du okulojn, sed ili havas nur unu. Se mi iros tien kaj kaptos kelkajn tiajn unu-okul-ulojn kaj portos ilin hejmen!--Mi metos unu-okulajn homojn en kaĝon* kaj montros ilin al la vilaĝ-anoj. La vilaĝ-anoj devas pagi al mi monon. Tiel mi hav-igos al mi multe, mult-ege da mono! Ha, ha, ha..."

Mallabor iras trans la maron al la lando de unu-okul-uloj. Sed tuj kiam li sur-ter-iĝas, kelkaj unu-okululoj rapide al-iras. Ili tre miras:

"Vidu! Vere mal-oft-aĵo! Ĉu ni nomu tion homo? Ne. Ĉi tiu ulo havas du okulojn! Vere vid-ind-aĵo! Ne lasu lin for-iri. Metu ĝin en kaĝon kaj ni montros ĝin al niaj sam-land-anoj. Tiel ni hav-igos al ni monon".

Ve al Mallabor! Li vivas mal-feliĉe en kaĝo dum lia resta vivo, nur por riĉ-igi unu-okululojn!

(re-verkis WEN Jingen)

(Ĉi tiu rakont-eto uzas nur 500 radikojn de KONTAKTO. Mi esperas, ke ĝi estas facile-legebla sed interesa. -- WEN)

klar-igoj:
okulo: ni vidas per okuloj.
kaĝo: oni metas birdon aŭ beston en kaĝo por ke ili ne povas for-iri.

[supren al la numera enhavo]


La son-eto de iuj nomoj

Derek ROFF

Bonnie estas babilema
Tim, timigita, ne timema
Chizuko estis ĉia, ĉie
Riĉas Richard nun, ĉi tie

Ĉarma Juuko june belas
Kaj Helena certe helas
Karlos estis karesema
(sed tio estas ekster-tema)

Orumante la leonon
Barbara radiadas bonon
Aarono are eras
Pro filinoj, Phil fieras

Multajn nomojn ni eklernis
Kaj la ludo ne eternis.

[supren al la numera enhavo]


Al Revido

Derek ROFF

Kia plezuro Nacuko-n revidi,
Nacuko de ĉarmo kaj rido
Post preskaŭ du jaroj, tre plaĉas kunsidi,
babili, rakonti kun fido
ke malgraŭ distanca kaj tempa disigo,
ni ĉiam amike rilatas
kun ĝuo kaj ĝojo pro plen-kora ligo,
ni simple, gefrate, nin ŝatas.

[supren al la numera enhavo]


Anoncoj kaj Informoj (Kaj Kelkaj Vortoj de Amanda)

Morgaŭ, la 4-a de julio, estos usona federala feria tago. Multaj servoj en la urbo ne funkcios laŭ normala tagordo kaj horaro. En Gillson Hall, rimarku ke la Akceptejo estos malfermita nur inter la horoj de la 9-a atm ĝis la 5-a ptm. Nur dum tiuj horoj vi povos fari telefonvokojn (ekz. per telefonkarto, ktp).

La matenaj klasoj ja okazos. Oni ne povos matenmanĝi ĝis la 8:00-a atm, do la komenchoro por la klasoj estos je la 9-a.

Tim Westover jam kreis belan paĝaron por nia kursaro. Tie vi trovos la gravajn informojn el la ĵurnalo, kaj eble aliajn aferojn iom post iom . . . vizitu ĝin ĉe:

http://www.literaturo.net/nask/

Hodiaŭ tuj post la klasoj Amanda gvidos la studentojn al la komputila ĉambro en la Eduka Konstruaĵo.

Hodiaŭ posttagmeze Sean Griffin, loka Esperantisto, venos al la universitato por gvidi grupan ekskurson ien en la urbo. Li venos je la 2:30-a ptm, kaj la grupo kune decidos la celon. (Sean bone ĉiĉeronis pastinsomere dum la kursaro).

[supren al la numera enhavo]


Raporto pri la unua tago ĉe NASK 2001

En la Metodika Kurso partoprenas 17 studentoj entute, kaj en la Progresiga Kurso partoprenas 18 studentoj. Verŝajne ĉiuj sukcese travivis la unuan tagon en ĉiu klaso, kaj dum la posttagmezo oni povis trovi studentojn studantajn en la dormejo! Malofta okazo en bela usona urbo kun multaj allogaj vidindaĵoj.

Dum la posttagmezo grupo ekskursis al la kvartalo Haight-Ashbury, fame konata pro la tiel nomataj "hippies" el la 60-aj kaj 70-aj jaroj. (Ĉu iu verkus rakonton pri la ekskurso . . . ?)

Post la vespermanĝo okazis la Interkona Vespero, en kiu per granda nomludo oni sufiĉe bone lernis ĉiujn nomojn de la grupanoj.

Ĉu vi ĉeestis? Kion vi aparte ŝatis?

Mardon vespere . . .
la studentoj havos okazon intervjui la tri ĉarmajn instruistojn. Estos bona ŝanco lerni pri ili, kaj pli bone konatiĝi kun ili. Pensu pri viaj demandoj, kaj estu preta!

[supren al la numera enhavo]



Reiru al la ĉefpaĝo