La NASKa Fasko Reiru al la cxefpagxo
Vidu cxi tiun pagxon per Unikodo

Numero Unu (2001-7-2): Enhavo



Bonvenon en San-Francisko!

Lee MILLER

Al cxiuj studentoj de la cxi-jara kursaro ni donas plej korajn salutojn. Ni felicxas ke vi estos inter ni dum la venontaj du semajnoj, kaj jam antauxvidas plenplenajn tagojn de studado, parolado, ekskursado, amuzado, kaj diversaj aliaj "adoj". Nepre kaptu la okazon paroli nian lingvon; malofte oni povas paroli Esperanton de unua taglumo gxis enlitigxo, kaj ecx meznokte!

[supren al la numera enhavo]


Pri La NASKa Fasko

Lee MILLER

Nun salutas vin via redaktisto, Lee Miller, kiu logxas en la usona sxtato Misurio. (Cxar mia nomo "Lee" kaj "li" prononcigxas same, miaj amikoj en Sankta-Luiso komencis nomi min "Licxjo" . . . do jen tauxga solvo kontraux ebla konfuzo). Estas mia plezuro redakti la tagan jxurnalon la duan fojon!

Pri la nomo de la jxurnalo, mi klarigu. Pasintsomere la kursaro unue havis la nomon "NASK", kaj kiam mi planis la jxurnalon mi sercxis tauxgan nomon. Pro la rimo mi elektis la nomon "Fasko". Kio estas fasko? El la Plena Ilustrita Vortaro, mi citu:

fask/o 1 Aro de samspecaj longformaj objektoj, kune tenataj aux ligitaj . . . 4 (figurasence) Kunigxo kaj unuigxo . . .

Do temas unue pri la pagxoj kaj paperoj de la jxurnalo, kiuj estas kune ligitaj, sed pli grave temas pri ni-la kursanoj-kiuj estas kunaj. "Kunigxo kaj unuigxo" fakte povus esti nia moto dum NASK 2001.

Kore, Licxjo

[supren al la numera enhavo]


Kelkaj Anoncoj kaj Informoj

Cxi-jare okazos du klasoj: La "Progresiga" Klaso (en cxambro UC 417), kiun instruas Grant Goodall, kaj la "Metodika" Klaso (en cxambro UC 419), kiun instruas Duncan Charters kaj Derek Roff. (Kelkfoje la klasoj okazos en aliaj lokoj; ni anoncos la sxangxojn).

La kutimaj klashoroj estas de la 8:30-a gxis la 11:30-a atm. Atentu ke ja okazos klasoj la 4-an de julio!

Lundon vespere (hodiaux) okazos Interkona Vespero en la "formala salono" apud la akceptejo en nia dormejo. La vespero komencigxos je la 7:30-a ptm, kaj dauxros gxis la 9:00-a ptm.

Mardon vespere (morgaux) okazos prezento de la instruistoj, per intervjuo kaj aliaj metodoj . . . nepre cxeestu! Ni anoncos la lokon morgaux matene.

Se vi havos proprajn anoncojn aux informojn por la jxurnalo, bonvolu doni ilin rekte al Lee (Licxjo) Miller. La horlimo por materialo estas la 9:00-a ptm; se vi volos havi ion en la sekva numero vi devos doni gxin antaux tiu horo.

[supren al la numera enhavo]



Reiru al la cxefpagxo